Balotado en usono havas problemojn jam

Longa vico por baloti.

Mardo, la civitanoj de usono elektos la novan "ĉefestron de la libera mondo", inter multaj aliaj registaraj reprezentantoj kaj preferoj pri rezolucioj. Sed malgraŭ la fakto ke ĉiuj sciis ke estos granda afero, iuj ŝtatoj jam havas problemojn dum akceptado de balotiloj. ...Legi pli

Terorista atenco en usono

gaso

Du viroj estis viditaj ŝpruciginte gason en ĉambro da infanoj kiuj estis zorgataj dum la gepatroj preĝis en moskeo. Neniu komprenis la problemon ĝis post iuj komencis tusadi. Tiam iom da gepatroj en la preĝa ĉambro ektusadis kaj rimarkis ke estis odoro de ia gaso. Do la patrinoj enkuris kaj malgraŭ la gasinstigitaj larmoj forprenis siajn infanojn al la strato. Almenaŭ unu plenkreskulo kaj unu infano devis esti enhospitaligitaj.

Ĉi tiu afero estas komplikigita ĉar antaŭ semajno en tiu ŝtato, ...Legi pli

Usona registaro ekregas gravajn bankojn

Usonaj monbiletoj

Hodiaŭ la Usona Sekretario de Financoj forĵetis la regintojn de la 2 plej grandaj hipotekaj "bankoj" de Usono, Fannie Mae [Fani Mej] kaj Freddie Mac [Fredi Mak] kaj nun la registaro regas kun anstataŭantoj. La 2 komercoj kune havas pli ol 70% de la hipotekoj en usono. La Sekretario, Henry PAULSON Jr. ...Legi pli

Usona registaro ŝteladis de Indiĝenoj. Sed juĝisto valorigas malmulte.

Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj

Dum pli ol centjaro, la registaro de Usono retenis la monon de la indiĝenoj popoloj en kontoj por sia bonfarto. Sed post morto pro malsato kaj aliaj misfaroj, iuj indiĝenoj iris al kortumoj por reakiri la monon kaj regadon de sia propra vivo. La registare regataj kortumoj ne permesis procedurojn dum jardekoj. Finfine dum 1996 naci-nivela kortumo permesis unu proceduron por ĉiuj indiĝenoj. ...Legi pli

Tertremo en Los Anĝeleso - nur malmulte vunditaj

Tertremo en Usono

2008 jul 29 18:42:15 UTC 11:42:15 loka tempo en Los Anĝeleso, tertremo je grandeco da 5.4 okazis. Nur malmulte da ne tre gravaj vundoj estas raportita kun iom da rompo en poŝtelefona servo, fajreto, ktp. La centro de la tertremo estis 47 kilometroj sudoriente de la urbcentro de Los Anĝeleso en urbeto Chino Hills. ...Legi pli

MANDELA, 90, ne plu "teroristo"

Mandela
Laŭ Usona registaro Nelson MANDELA kaj aliaj membroj de sia partio ANC (Afrika Nacia Kongreso) ne plu estu konsiderata "terorista". La Nobel premiitulo, kiu festos sian 90an naskiĝdatrevenon julio 18a estis metita ĉe listo de ...Legi pli

Israelo/Palestinio - Gaza militĉesado daŭras, sed kiom longe?

Israelo-Palestino Mapo
Laŭ internaciaj raportoj, la ĉeso de perforto inter Israelo kaj la palestinanoj en Gaza daŭras. Multaj diris ke tuta ĉeso ne okazos baldaŭ sed multaj ankaŭ diris ke ne eĉ okazus provizore. Restas multege da defioj. Inter ili: Se Israelo estus ...Legi pli

Nun! Ekakiru ttt-ilon Firefox por nova rekordo!

Hodiaŭ, 2008 junio 17, la entrepreno Mozilla ( http://Mozilla.Org/ ) ekdisdonas la plej novan version, numero 3.0 . Ili deziras krei novan rekordon por distribuado de programo dum unu tago!

Firefox estas vaste laŭdata kiel la plej bona ttt-ilo kaj estas senkoste havebla de http://Mozilla.Org . La plej ofte uzata ...Legi pli

Edziĝado De Samseksamuloj Ne Plu Estas Kontraŭleĝa

Antaŭ monato, la Alta Kortumo de Kalifornio, Usono, decidis ke baro kontraŭ edziĝo de samseksamuloj estas kontraŭleĝa. Do, lundo, junio 16a je 17:00, la ĉefestro de San Francisko, Gavin NEWSOM [Gavn NUSM], edzigos Phyllis LYON [Filis LAJON] kaj Del MARTIN en ceremonio ĉe la urbdomo. La paro estas ...Legi pli

Bonvenon al la nova Raporto.Info-ejo

Saluton,

Mi estas la teknikista estro de Raporto.Info kun malbona kaj bona novaĵoj. La malbona novaĵo, kiel probable vi jam rimarkis, Raporto.Info denove suferis de manko da gastejo kaj ne funkciis dum aliaj 2 aŭ 3 tagoj.

La bona novaĵo estas ke mi persone aĉetis novan komercan gastejon por Raporto.Info kaj ĝi nun refunkcias!

Sed, denove, bona kaj malbona novaĵoj.
La malbona estas ke la malnova informaro, ...Legi pli

Abonrilata enhavo