 |
We seek volunteers who will help us find and add freeware, in Esperanto language, into the Freeware World Team International database. If that's something for you please sign the form and we will contact you. Please write in English.
|

| Most Popular in Category |
Newest in Category |
|
Simredo estas Ĝava Unikoda redaktilo. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas: facila instalado por GNU/Linukso kaj Vindozo limigita subteno por kunstilaj dokumentoj (RTF-formato) konvertado ...
|
Kurso pri Tajpado Klavaro: "Klavaro" estas nur plia senpaga instruilo por tajpado (senkosta mem). Ni sentis bezonon krei ĝin ĉar ni elreviĝis pri la aliaj alternativoj, kiuj ...
|
8 programs, showing page 1 of 1
|
EK – Esperanta Klavaro
|
EK estas programo, kiu permesas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, permesantaj enmeton en signaro Latina-3. EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP.
EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.
Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto (system tray), kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EKon, klakinte sur la piktogramo per maldekstra musbutono. Vi povas ankaŭ, klakinte per dekstra musbutono, voki menuon, kiu ebligas voki la agordofenestron, voki helpon aŭ haltigi la programon.
|
Hits in this month: 4 - Added: 18th Nov 2003 - Added by: jf
Comment on this program -
Recommend this program
|
|
Kurso de Esperanto
|
Programo por lerni Esperanton. Tute senpaga! Jen kelkaj el ĝiaj karakterizoj:
·Nur 11 lecionoj
·Prononcaj kaj aŭskultkomprenaj ekzercoj
·MP3-a kanzono - lernu kantante!
·Variaj ekzercoj, por fiksi la enhavon
|
Hits in this month: 3 - Added: 20th Mar 2003 - Added by: pb
Comment on this program -
Recommend this program
|
|
Kurso pri Tajpado Klavaro
|
"Klavaro" estas nur plia senpaga instruilo por tajpado (senkosta mem). Ni sentis bezonon krei ĝin ĉar ni elreviĝis pri la aliaj alternativoj, kiuj preskaŭ ĉiam traktas nur iujn specifajn klavarojn. "Klavaro" intencas esti maldependa je la tipo de la klavaro, ŝparante memoron kaj tempon (kaj monon).
Jen la pretaj funkcioj:
- Internaciigo: Esperanto, angla, franca (malkomplete), germana (malkomplete), hungara, portugala kaj sveda lingvoj. Esperantisto: se vi deziras traduki al alia lingvo, bonvole legu la instrukciojn pri traduko.
- Pretaj klavar-aranĝoj: "qwerty" (BR; BR_abnt0; BR_abnt2; EL; ES; HE; IT; PT; SE; US) * Dvorak (BR; FR; US; US_BR; US_ES; S_SE) * "qwertz" (DE; HU) * "azerty" (FR) * "jtsuken" (RU)
- Redaktilo de klavar-aranĝoj: ebligas aranĝi laŭvole la klavoj kaj konservi la rezulton en simpla teksta dosiero. Se via klavar-tipo ne estas montrita supre, vi mem povos krei ĝin. Se vi bezonos fari tion, bonvole informu nin.
- Baza kurso: enkonduka tipo de kurso pretas kaj utilas por parkeri la disrestadon de la klavoj sur la klavaro. Ni asertas, ke ĝi estas maldependa je klavar-aranĝoj tiamaniere: aperigante hazardan envicigadon de karakteroj, kiuj devas esti kopiata de la lernanto.
- Adaptigaj ekzercoj: tiuj ĉi ekzercoj uzas ĉiujn klavojn hazarde, tiel ebligante vin praktiki sur la tuta klavaro. Ili disvolvigas la kapablon adapti viajn tajpadajn lertecojn al iu ajn speco de stranga vorto aperebla en iuj tekstoj.
- Rapidecaj ekzercoj: oni ekposedas rapidecon en tajpado tiam, kiam la medio esta jam bone konita, alivorte, kiam la vortoj estas el la propra lingvo de la tajpanto. Tial tiuj ĉi ekzercoj traktas rapidecon. Kaj eĉ se via lingvo ne estas subtenata de la aplikaĵo, tiam vi povas indiki tekstojn en iu ajn lingvo por inkluzivi la vortojn enhavatajn tie.
- Fluecaj ekzercoj: en tiuj ĉi ekzercoj, oni praktikas tajpante plenajn alineojn, bonsencajn frazojn. Tajperaroj ne estas akceptitaj: la uzanto devas korektigi ilin per la retropaŝo-klavo, antaŭ ol li/ŝi povu daŭri. Speciala zorgo estas aplikata al la tajpada ritmo, kiu devas esti la plej eble uniforma. Same kiel en la rapidecaj ekzercoj, tiu ĉi ankaŭ ebligas ŝargi ajnajn tekstajn dosierojn, sendepende de la lingvo.
- Progresaj grafikaĵoj: je la kompleto de ĉiu ekzerco, kelkaj karakteroj de via efikeco estas registritaj kaj montreblas grafike. Tiel, oni povas facile kontroli la progreson (aŭ malprogreson) de sia lernado.
- Simpla grafika interfaco: kiam oni lernas tajpi korekte, tiam oni ne povas disatenti el la ekzercoj. Do, rekomendindas nek esti dudekoj da montriloj mezurantaj rapidecon, erarojn, tempon, ktp; nek esti virtuala klavaro ŝvebanta fronte al la lernanto: li/ŝi devas parkeri la klavaran aranĝon per haŭto-senso, ne vido-sense. Tial, la interfaco de "Klavaro" ekestis simpla kaj ĝi daŭros tiel dum sia tuta ekzistado.
|
Hits in this month: 5 - Added: 4th Feb 2006 - Added by: lt
Comment on this program -
Recommend this program
|
|
Simredo
|
Simredo estas Ĝava Unikoda redaktilo. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas:
- facila instalado por GNU/Linukso kaj Vindozo
- limigita subteno por kunstilaj dokumentoj (RTF-formato)
- konvertado de pli ol 100 signokodaroj al Unikodo
- facile uzebla klavmapa funkcio, por ŝanĝi klavaranĝon
- subteno por lingvoj kiuj kuras maldekstren, kiel la araba
- interfaco en la angla, Esperanto, la franca, aŭ la hinda
- literumilo por la angla kaj Esperanto
- kriptiga funkcio
|
Hits in this month: 5 - Added: 7th Jan 2005 - Added by: jl
Comment on this program -
Recommend this program
|
|
Supersigno
|
Supersigno estas komputila programo por la Vindozo mastrumilo kiu pliigas la eblecon de via estanta programoj por ke vi pli facile povas tajpi kaj montri Esperantan tekstojn
Supersigno uzas la jam instalitajn tiparojn en via komputila por produkti la literojn bezonitajn de Esperanto.
Supersigno estis kreata de profesiaj programoj por la bono de ĉiuj Esperantistoj ne por la profito.
|
Hits in this month: 3 - Added: 21st Nov 2003 - Added by: jf
Comment on this program -
Recommend this program
|
|
UniRed
|
UniRed estas redaktilo de simpla unikoda teksto. Ĝi subtenas plurajn signarojn, inter kiuj estas:
·16-bita Unikodo (pezokomenca kaj pezofina);
·UTF-8;
·vindoza sistema signaro;
·DOS-a sistema signaro (OEM);
·Latin-1, Latin-2, Latin-3 ktp;
·cirilaj signaroj: cp866, windows-1251, koi8-r;
·kaj aliaj.
Krome ĝi permesas uzi HTML-stilajn indikojn de unikodaj simboloj, kiel ekzemple ř; krom tio ĝi ebligas uzon de t.n. «surogatoj», t.e. anstataŭ unikoda signo en la dosiero estas kombino de literoj (ekzemple, en la dosiero estas ch, kaj vi vidos sur ekrano unikodan ĉ).
Ankoraŭ unu grava trajto de UniRed estas ĝia sintaksa kolorigo. Ĝi povas emfazi per diversaj koloroj kaj/aŭ tekstaj stiloj diversajn sintaksajn elementojn de programoj. UniRed subtenas plurajn programlingvojn, inklude HTML, C/C++, Delfon, Ĝavon kaj aliajn. (Tiu ĉi trajto estas realigita danke al adapto de ekstera modulo Colorer fare de Igor Ruskih, origine destinita por populara dosierregilo FAR).
Kaj ankoraŭ unu menciinda trajto de UniRed estas eblo serĉi kaj anstatataŭigi pecojn de teksto per regulaj esprimoj.
Kaj laste: UniRed povas kunlabori kun literumilo ISpell, ebligante kontrolon de ortografio en Esperanto, ĝi povas voki eksterajn kompililojn, navigi laŭ strukturo de programo ktp.
|
Hits in this month: 5 - Added: 8th Dec 2002 - Added by: pb
Comment on this program -
Recommend this program
|
8 programs, showing page 1 of 1
|