|
Por Redakcio
|
|
Probal Dasgupta 14 feb 2008, Azia Kongreso de Esperanto, Bengaluro, Barato, 11-15 feb 2008 Resumo
Ĉu Esperanton parolas iuj lingvistoj? Jes. Ĉu la Esperanta movado havas strategion rilate al la lingvistiko? Ne; niaj lingvistoj funkcias en diversaj lingvistikaj skoloj senrilate al Esperanto. Kia aliro al la lingvistiko kongruas kun la nuntempa tagordo de Esperanto? Ni estas komunumo interesita pri la homaj rajtoj.. Ni foje reliefigas la lingvajn rajtojn; sed por efike labori por tiuj rajtoj ni devas multe pli zorge atenti la konceptan enhavon de la leksiko de ĉiu lingvo. Esperanton ni devus proponi kiel ilon por klarigi tiun leksikan enhavon. Nuntempe, oni internacie akceptis kaj uzas por la fonetika transskribado la Internacian fonetikan alfabeton naskiĝintan samepoke kiel Esperanto. Oni same akceptis kaj uzas por la matematika-logika formulado de la senco de frazoj la logikan simbolaron naskiĝintan en tiu sama fina momento de la deknaŭa jarcento. Sed por la semantika transskribo de vortoj, por la rigora prezentado de la vortosencoj en vortaroj, oni ankoraŭ ne havas interkonsentitan glosilan sistemon. Ĉar ekzistas tiu breĉo, ni proponu la uzon de Esperantaj vortoj en la rolo de glosiloj en ĉiuj seriozaj, plenampleksaj vortaroj de la etnaj lingvoj. Se ni rigore konatigos la taŭgecon de Esperanto al tiu celo, ni povos akceptigi ĝin al la vortaristoj iom post iom, kaj Esperanto havos unu tute firman niĉon. |
|
Leia mais...
|
|
|
Por Redakcio
|
SUKCESE OKAZIS "BEL-KONFERENCOJ 2008" Je la 3-a kaj 4-a de februaro - do meze de karnavalaj tagoj - okazis en la Domo de Kulturo de Lorena "BEL-konferencoj" / 2008. Kun ĉeesto de kvindeko da entuziasmaj partoprenantoj, sin sekvis sep altnivelaj prelegoj: pri "Lingvaj Rajtoj" (J. Passini), "Esperantaj Vortaroj" (Sylla Chaves), "Rendevuo kun Fernando Pessoa" (F. Wechsler), "Brazilaj Intelektuloj kaj Esperanto" (A. Sartorato), "UEA kaj la Brazila Movado" (J. Pitton ne povis ĉeesti, sed la publiko vigle debatis la temon surbaze de lia sendita teksto), "Komparado de Tradukoj en Esperanto" (F. Pessoa) kaj "Akademio de Esperanto" (G. Mattos). Ĉiujn prelegojn oni kompletigis per multaj demandoj kaj komentoj, tiel ke la interŝanĝo de pensoj kaj opinioj estis tre fruktodona. Brazila Esperanto-Ligo kaj Eldonejo "Oportuno" disdonis senpage al ĉiuj partoprenantoj kajeron kun la tekstoj de ĉiuj prelegoj. Semajngazeto "Atos" en la urbo informis pri la evento, Radio "Cultura" en Lorena intervjuis la organizinton pri ĝi kaj la retejo de la urbo enmetis noton. Domo de Kulturo de Lorena disponigis tre taŭgan ejon, kun komputila projekciilo, kaj aliaj rimedoj. BEL-konferencoj" estas nova iniciato en la brazila movado, cele al plia flegado de niaj kulturaj valoroj, ĝenerala kleriĝo kaj stimulado al amika kaj riĉiga kunvivado. Nun la Estraro diskutos, ĉu oni enmetu ĝin en la kalendaron de aktivecoj de la Ligo. " Informis: Paulo Sergio Viana [pliaj fotoj de la evento ] |
|
|
Por Redakcio
|
| 
| | El maldekstre: Ulisses Riedel kaj edzino (TV Supren), Ursula Grattapaglia (Bona Espero), Wera kaj Detlev Blanke |
Vizito de Detlev Blanke kaj Wera Blanke al la sidejo de Unio Planeda kaj TV Supren
La germana lingvisto Detlev Blanke, fakulo pri Esperantologio kaj Interlingvistiko, kaj la edzino Wera Blanke, kiu fakas pri terminologio, vizitis la sidejon de Unio Planeda kaj TV Supren hieraŭ (la 19-a de januaro 2008) kune kun S-rino Ursula Grattapaglia, direktorino de Lernejo-Bieno Bona Espero (Alto Paraíso – GO) . La ĝenerala temo de ilia intervjuo en nia televida studio (Lago Norte/Brasilia) estis "La signifo de scienco por la progresigo de Esperanto". Interaliaj li klarigis pri diferencoj inter Esperantologio kaj Interlingvistiko, Lingvistoj pri Eo, Lingvopolitikaj kaj lingvofilozofiaj aspektoj (artefariteco kaj lingvoplanado), Lingvo-politiko, Kial Esperanto (mal)sukcesis. Wera parolis pri kampo ofte neglektata, la faka apliko de Esperanto, aparte pri fakvortoj, la terminoj. Laŭ kiuj principoj oni faru fakvortojn?
Por pliaj informoj pri li viziteblas http://eo.wikipedia.org/wiki/Detlev_Blanke |
|
|
Por Adonis Saliba
|
Prezidanto de UEA salutas la esperantistaron okaze de novjaraj festoj
Bonvenon, aŭtodidaktismo!
En la momento de novjara kunĝojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jariĝo de UEA, la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Ĉi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon kaj la festemon, festoj nutras lingvojn; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.
La novjara festado rekunigas familianojn vizite aŭ telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, loĝas for de ĝiaj "hejmoj" en Bangladeŝo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostreĉas por rekonektiĝadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aŭ pole, japane aŭ katalune, malajale aŭ malagaŝe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj? |
|
Leia mais...
|
|
|
|
<< Início < Anterior 1 2 3 Próximo > Fim >>
|
| Resultados 1 - 8 de 17 |