|
LIBROSERVO |
|
|
 |
|
Destaques |
O uso do Esperanto também protege as línguas minoritárias. Essas línguas culturais teriam melhor chance de sobrevivência em um mundo dominado por poucas línguas poderosas. |
|
|
|
en ESPERANTO
|
Por Redakcio
|
|
21 de outubro de 2008 |
| 3-a Kongreso de Esperanto en Ŝtato San-Paulo, inter la 10-a kaj 12-a de oktobro 2008 |
Kun partopreno de 92 homoj el kvin brazilaj ŝtatoj, el 26 urboj, okazis en bonega etoso kaj densa programo la 3-a Kongreso de Esperanto en Ŝtato San-Paulo, inter la 10-a kaj 12-a de oktobro 2008, en la urbo Lorena. La temo de la kongreso estis: "Internacia Jaro de Lingvoj". Tri atentovekaj rubandoj informis pri la kongreso en oportunaj lokoj en la urbo, jam de dek tagoj antaŭ la malferma tago. Rádio Cultura de Lorena kaj Rádio Piratininga, en najbara urbo Guaratinguetá, po du fojoj intervjuis pri la evento kaj gazeto "Atos" raportis. Kulturdomo de Lorena vigle apogis per livero de la sidejo, noto en sia programa informilo, aparataro kaj oficistoj. Amaso da autoritatuloj en la urbo ricevis skriban inviton kaj informojn. La Episkopa Domo senpage disponigis sufiĉe komfortan Komunan Loĝejon. La kongreson honore prezidis S-ro Milton Serra, pioniro de la movado en la urbo. Krom la organizantoj el Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, sub la estrado de Prof-o Genildo M. Coelho, vigle kunlaboris la lokaj samideanoj: Alexandre Prado, Genésio Marcondes, José P. Bezerra, Marli Correia, Sonia Ferreira, Delza Andrade, João Nascimento, Walter Brandes, Paulo S. Viana. |
|
Leia mais...
|
|
|
Por Redakcio
|
|
13 de agosto de 2008 |
|
Per tiu ĉi artikolo, verdire la 100000a artikolo de Vikipedio en Esperanto (publikigita je 15Jun2008), ni startas novan serion de artikoloj en la paĝaro de Brazila Esperanto-Ligo, portante ĉi tie nur partojn de la artikoloj prezentitaj en la fama enciklopedio. Tiel ni promocias plenmerite la vizitadon de niaj interretanoj al tiu mirinda laboro ene de nia movado, kiu, per si mem, pruvas la efikecon de internacia kunlaborado en harmonia agado de nia lingva komunumo, tutkadre de nia Esperanta filozofio. Monfalsado El Vikipedio Monfalsado estas falsado, kontraŭleĝa reprodukto de valida, leĝa mono (moneroj kaj monbiletoj) kaj ties uzo en merkato por akiri profiton. Falsa mono ne havas la valoron, kiu estas indikita sur ĝi, kaj do trompas la uzantojn. La monfalsado estas internacie leĝe malpermesita, puninda krimago. En 1929 en Ĝenevo la traktato pri monfalsado estis akceptita de 32 ŝtatoj. // [redakti] Historio de la monfalsado Antikva monfalsejo (Dominikana muzeo Rottweil) Ekde la plej frua enkonduko de mono, trompistoj ĉiam provis falsi ĝin. Oni jam falsis monerojn (ekz. denarojn per argilfandujoj) en la antikvo, mezepoko plej ofte ŝparante la noblajn metalojn dum produktado. Anglio kontrabandis inter 1790 kaj 1796 grandan kvanton da monbiletoj (asignatoj) en Francion por malfortigi la revolucion. Napoleon Bonaparte falsadis sub aŭspicio de la policministro la anglan, aŭstran kaj rusan monojn por detrui, malfortigi la financan situon de siaj malamikoj. Anglio respondis al tio per falsado de la franca kaj hispana metal- kaj papermonoj. Hjalmar Schacht en la okupita Belgio enmerkatigis falsitan monon dum la Unua Mondmilito kaj tiel Germanio preskaŭ senpage akiris krudmaterialojn kaj aliajn varojn el Belgio. Inter la du mondmilitoj okazis, ke la sekreta servo de la germana Reichswehr, laŭ la iniciato de generalo Max Hoffmann, pregis francan frankon kaj rusan ĉervonec-rublon (orbazan moneron kun valoro de dek rubloj) por malfortigi la rusian ekonomion kaj apogi la kontraŭrevoluciajn fortojn. La agado estis senvualigita de la germana polico, kiam estis konfiskitaj 1200 kg da falsaj ĉervonecaj biletoj kun la valoro de 12 milionoj da sovetaj rubloj. Tio kaŭzis internacian skandalon. Frankofalsado okazis ankaŭ en Hungario en 1922–25, sed same sensukcese. Ĉu vi ŝatis? Daŭre legu pli la kompletan artikolon ĉe Vikipedio... Ne forgesu ankaŭ kunlabori kun tiu projekto, ĉefe pere de viaj intelektaj kontribuoj al novaj artikoloj ĉe tiu mirinda enciklopedio. |
|
|
Por Redakcio
|
|
21 de fevereiro de 2008 |
|
Probal Dasgupta 14 feb 2008, Azia Kongreso de Esperanto, Bengaluro, Barato, 11-15 feb 2008 Resumo
Ĉu Esperanton parolas iuj lingvistoj? Jes. Ĉu la Esperanta movado havas strategion rilate al la lingvistiko? Ne; niaj lingvistoj funkcias en diversaj lingvistikaj skoloj senrilate al Esperanto. Kia aliro al la lingvistiko kongruas kun la nuntempa tagordo de Esperanto? Ni estas komunumo interesita pri la homaj rajtoj.. Ni foje reliefigas la lingvajn rajtojn; sed por efike labori por tiuj rajtoj ni devas multe pli zorge atenti la konceptan enhavon de la leksiko de ĉiu lingvo. Esperanton ni devus proponi kiel ilon por klarigi tiun leksikan enhavon. Nuntempe, oni internacie akceptis kaj uzas por la fonetika transskribado la Internacian fonetikan alfabeton naskiĝintan samepoke kiel Esperanto. Oni same akceptis kaj uzas por la matematika-logika formulado de la senco de frazoj la logikan simbolaron naskiĝintan en tiu sama fina momento de la deknaŭa jarcento. Sed por la semantika transskribo de vortoj, por la rigora prezentado de la vortosencoj en vortaroj, oni ankoraŭ ne havas interkonsentitan glosilan sistemon. Ĉar ekzistas tiu breĉo, ni proponu la uzon de Esperantaj vortoj en la rolo de glosiloj en ĉiuj seriozaj, plenampleksaj vortaroj de la etnaj lingvoj. Se ni rigore konatigos la taŭgecon de Esperanto al tiu celo, ni povos akceptigi ĝin al la vortaristoj iom post iom, kaj Esperanto havos unu tute firman niĉon. |
|
Leia mais...
|
|
|
Por Redakcio
|
|
04 de fevereiro de 2008 |
SUKCESE OKAZIS "BEL-KONFERENCOJ 2008" Je la 3-a kaj 4-a de februaro - do meze de karnavalaj tagoj - okazis en la Domo de Kulturo de Lorena "BEL-konferencoj" / 2008. Kun ĉeesto de kvindeko da entuziasmaj partoprenantoj, sin sekvis sep altnivelaj prelegoj: pri "Lingvaj Rajtoj" (J. Passini), "Esperantaj Vortaroj" (Sylla Chaves), "Rendevuo kun Fernando Pessoa" (F. Wechsler), "Brazilaj Intelektuloj kaj Esperanto" (A. Sartorato), "UEA kaj la Brazila Movado" (J. Pitton ne povis ĉeesti, sed la publiko vigle debatis la temon surbaze de lia sendita teksto), "Komparado de Tradukoj en Esperanto" (F. Pessoa) kaj "Akademio de Esperanto" (G. Mattos). Ĉiujn prelegojn oni kompletigis per multaj demandoj kaj komentoj, tiel ke la interŝanĝo de pensoj kaj opinioj estis tre fruktodona. Brazila Esperanto-Ligo kaj Eldonejo "Oportuno" disdonis senpage al ĉiuj partoprenantoj kajeron kun la tekstoj de ĉiuj prelegoj. Semajngazeto "Atos" en la urbo informis pri la evento, Radio "Cultura" en Lorena intervjuis la organizinton pri ĝi kaj la retejo de la urbo enmetis noton. Domo de Kulturo de Lorena disponigis tre taŭgan ejon, kun komputila projekciilo, kaj aliaj rimedoj. BEL-konferencoj" estas nova iniciato en la brazila movado, cele al plia flegado de niaj kulturaj valoroj, ĝenerala kleriĝo kaj stimulado al amika kaj riĉiga kunvivado. Nun la Estraro diskutos, ĉu oni enmetu ĝin en la kalendaron de aktivecoj de la Ligo. " Informis: Paulo Sergio Viana [pliaj fotoj de la evento ] |
|
| | << Início < Anterior 1 2 3 Próximo > Fim >>
| | Resultados 1 - 8 de 19 |
|
| |
|
 |