|
Por Redakcio
|
Vere bonaŭgura por la Internacia Esperanto-Movado estas la ĵusapero de la brazila versio de la mirinda libro de la pola ĵurnalisto Roman Dobrzynski " La Strato Zamenhof" (portugallingve, "A Rua Zamenhof", kies prononco estas /Aĥua Zamenhof/).
Verkita surbaze je dialogo kun D-ro L. C. Zaleskie-Zamenhof, tiun debutan libron de la Eldonejo União Planetária ( Unio Planeda) enportugaligis la jena skipo: Affonso Soares, Ismael Miranda, James Píton kaj Paulo Sérgio Viana. La portugalan revizion faris José Passini, Reinaldo Ferreira kaj Paulo Nascentes. La signifoplenan kovrilon kreis Cassius Desconsi.
Serio da lanĉofestoj okazis lastmarte en diversaj esperantapogantaj organizoj en la ĉefurbo Braziljo. Menciindas FEB (Brazila Spirita Federacio), LBV (Legio de Bona Volo) kaj Livraria Cultura (Kulturo-Librovendejo). En tiu lasta evento, ĉeestis Sia Moŝto la Ambasadoro de la Pola Respubliko S-ro Pawel Kulpiowski kaj sia edzino. Menciindas ankaǔ la muzika prezentado, direktita de la muzikestro Flávio Fonseca. En tiu oportuno emociigajn lirikmuzikojn kantis la gefratoj Lis kaj Jean Nardotto. Fine, poste la esperantlingva prelego de Roman Dobrzynski, tradukita al la portugala de S-rino Ursula Grattapaglia, sin prezentis la Grupo Nova Erao, kiu kantis diversajn kanzonojn en Esperanto. Filmis la eventon televidskipo de Unio Planeda. Raportis Paulo Nascentes, el Brazilo |
|
|
Por Redakcio
|
|
de Lucas Yassumura, Jundiaí, Brazilo
En la hodiaŭa programo de Radio Polonia, Barbara Pietrzak deklaris, ke la lasta esperanta elsendo el Varsovio okazos la venontan vendredon, la 15an de decembro.
Ŝi menciis la fakton, ke la lastan vendredon vizitis la teamon de la esperanta redakcio la respondeculo pri Radio Polonia, kiu komunikis al ili lian deziron ĈESIGI la esperantan elsendon pro IDEOLOGIAJ kialoj, kiujn Barbara tre profesie kaj modeste ne menciis, sed ni ĉiuj scias tion, pri kio tiu ulo alparolis la esperantan teamon de RP.
Ni observu kelkajn eventojn: 1. Radio Polonia ricevis tian minacon kaj fakte ĝi ĉesos siajn elsendojn; 2. Yahoo (usona entrepreno) ĉesis/forĵetis multajn esperantlingvajn diskutgrupojn el siaj datenbazoj.
Mi sekvu la unuan eventon: Polonia “ĵus” aliĝis al Europa Unio, kies “oficialeca” lingvo estas, volonte au ne, la angla (tion diras ĈIUJ gemikoj miaj, kiuj laboras en diversaj landoj de Europo: kvankam volonte uzi la naciajn lingvojn, la loĝantoj de la landoj preferas eĉ petegas por uzi la anglan kun ili…).
|
|
Leia mais...
|
|
|
Por Redakcio
|
|
NIA ARIGO ESTAS BEL!!! Jen, denove alproksimiĝas la nova jaro de la Kristana Kalendaro. Brazila Esperanto-Ligo tradicie sendas mesaĝon de sia prezidanto dum tiu periodo sed, mi profitas la okazon por respektoplene kaj fratece komplimenti al la Budhanoj, Judoj, Islamanoj, Hinduistoj, Ŝintoistoj, i.a. kaj al la brazilanoj devenintaj el la popoloj, kiuj kunmemoras la alveno de la nova jaro en datoj malsamaj de la Kristanoj. La nuna mesaĝo de BEL estas por ĉiuj, kiuj amas Esperanton sendepende de aliaj personaj difinoj kaj aspektoj. Ne temas pri simpla mesaĝo de BEL-prezidanto sed, pri alvoko al vi ĉiuj, kiuj laboras por Esperanto kaj kredas ke ĉiuj el ni prirespondecas ĝian sukceson. La nuna mesaĝo ankaŭ atestigas niajn konkerojn. Speciala Oferto por arigi historian membraron por la centjariĝa jaro 2007! Nia celo estas arigi historian amason da homoj por aliĝi al BEL! Nia celo estas prezenti en nia centjariĝa kongreso la plej granda kvanto de membroj de la tuta historio de BEL! |
|
Leia mais...
|
|
|
Por Redakcio
|
|
La forpaso de Izabel Santiago treege ĉagrenis nin en Brazila movado, ĉar ni perdis aŭtorino de tre grava kaj disvastiga libreto en la portugala lingvo: "O QUE É O ESPERANTO?" (Kio estas Esperanto?) eldonita en la jardeko 1970.
Ŝia eksedzo Roy McCoy verkis respondon pri tiu evento al la listo VEKI kaj ni reproduktas ĝin ĉi tie. Li klarigas al ni multajn aferojn pri Izabel, pri ŝia malsano kaj sufero, en Nederlando, en la lastaj tempoj. Sed kio gravas nun estas ke ŝia nomo estas grave memorata de ĉiuj ni esperantistoj, kiel batalanta kaj agoplena esperantistino. Legu do la mesaĝon de Roy.
|
|
Leia mais...
|
|
|
|
<< Início < Anterior 1 2 3 Próximo > Fim >>
|
| Resultados 9 - 16 de 18 |