Ir ao congresso mundial da UEA, em Florença, Itália, no próximo mês de Julho, já atraiu 45 brasileiros. Muitos mais ainda se inscreverão. O 91º Congresso Mundial de Esperanto deve ter um dos maiores públicos esperantistas dos últimos anos. Florença é um dos locais mais visitados da Europa, por ser o berço do renascentismo e palco de um dos maiores acervos artísticos da humanidade. Todo esperantista vai ser um pouco florentino esse ano, portanto, junte-se a nós e não atrase em fazer sua inscrição no congresso, diretamente na UEA. Leiam mais informações sobre o congresso, a seguir, em Esperanto.
Firenze 2006: Cxu ne havas sencon viziti Florencon?
Gxis la mezo de februaro 2006 jam aligxis al la 91-a UK en Florenco, Italio, preskaù 1,400 homoj el 52 landoj. Se vi volas renkonti esperantistojn el, ekzemple, Armenio, Benino, Novkaledonio aù Vjetnamio, venu al Florenco. Kvankam la plej granda nombro da samlandaj aligxoj venas el apuda Francio (219), venas ankaù 118 el fora Japanio, 51 el Rusio kaj 45 el Brazilo.
Vidu la plenan statistikon cxe www.uea.org. Se vi estas verdlingva infano au ties gepatroj vidu http://bertosch.free.fr/iik2006/alighintoj.html por vidi ne nur cxiujn informojn pri la akompana Internacia Infana Kongreseto en apuda Prato sed ankau bildojn kaj biografietojn de la plimulto de la gxis nun 22 aligxintaj infanoj.
Rigardu ankau http://ukflorenco2006.it/ kie vi povos noti la ricxan artan programon, mapon de la urbo kiu substrekas kiom konvene lokita estas la kongresejo (piedira distanco de preskau cxiuj hoteloj, tute apud la cxefa stacidomo) kaj multajn ceterajn informojn pri la UK.
Pasigi semajnon en la sino de unu el la plej famaj turismaj celoj en la mondo estas la revo de multaj kiuj aprezas la nekredeblan amason da artajxoj, arhitekturajxoj kaj kultura historio kiu trovigxas sur preskau cxiu kvadratmetro de cxi tiu famega urbo. Vi povos libervole promeni de via hotelo tra la stratoj de Florenco au aligxi al unu el la duontagaj au tuttagaj ekskursoj, cxu por simple gxui la plezuron transiri la "Malnovan Ponton" super la rivero Arno (kiu estas ponto kovrita de jxuvelistaj butikoj), cxu por ekspluati la sxancon viziti kelkajn el la plej famaj vidindajxoj kiel la artgalerio Uffizi.
***************
Pliaj informoj pri la UK cxe: www.ukflorenco2006.it au <
Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo
>.
Informoj por esperantista gazetaro: http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in formitale/
LKK de la 91-a UK, cxe Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elshuteblaj che http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di Firenze"
********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <
Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo
> Itala Esperantista Junularo - <
Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo
> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it Kontribuojn sendu al:
Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo
Kompilanto: Francesco Amerio <
Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo
> |