Principal arrow en ESPERANTO arrow Centjarigxo de Unua Esperanto-Klubo en Brazilo  
19 de novembro de 2008
Destaques
 Já visitou o WIKIPEDIA em Esperanto? Esse serviço virtual se tornou um grande acervo enciclopédico de informações variadas de conhecimentos gerais, técnicos, científicos no idioma internacional.
 
Centjarigxo de Unua Esperanto-Klubo en Brazilo PDF Imprimir E-mail
Por Redakcio   
17 de março de 2006
Feliĉan datrevenon, brazila organizita E-movado!100

Antaŭ precize 100 jaroj, la 17-an de Marto, grupo de idealistoj gvidataj de prof-ro João Keating kaj
inĝ. Tobias Rabello Leite kunvenis en Campinas por fondi la unuan Esperanto-grupon de Brazilo, "Suda
Stelaro". http://www.esperanto.cc/centenario

Ni en KCE-Campinas festis tiun daton la unuan fojon antaŭ 15 jaroj, en 1991. De tiam mi persone pli kaj pli interesiĝis pri la historio de tiuj pioniroj.  Dum la esplorado mi trovis informojn pri multaj
aliaj idealistoj, en Brazilo kaj alilande. Homoj, kiuj kalkulis je la tiamaj tre limigitaj kondiĉoj por
praktiki la lingvon, kompare al ni: leteroj, kiuj bezonis plurajn semajnojn por atingi alian landon, koncizegaj telegramoj kaj apenaŭ ekzistantaj telefonoj. Vojaĝi alikontinente kostis eĉ pli multe ol hodiaŭ.

Ĉiuj ĉi limoj ne baris ilian entuziasmon pri la afero Esperanto. Mi, kun tiom da teknikaj rimedoj en la manoj, plej ordinaraj, bagatelaj por ni ĉiuj, sentas do moralan devon kiel plej bone uzi la nunajn teknikaĵojn por fari ion utilan al la sama afero.

Mi esperas neniam forlasi la sanan utopion, kiu movis tiujn homojn, nome kredi, ke pli bona mondo eblas, per pli justa ponto-lingvo, kaj iel labori por ĝia efektiviĝo.

Feliĉan datrevenon al tiuj, kiujn mi povas nomi "gesamideanoj"!

Amike,

=james=

James Rezende Piton
Ĉefdelegito de UEA por Brazilo
Campinas-SP

centenario @ esperanto.cc


PS) Hodiaŭ vespere oni havos la lanĉon de poŝta stampo kaj inaŭguro
de ekspozicio en la Centra Biblioteko de Unicamp.
http://www.esperanto.cc/centenario/cent-filat-eo.htm

La stampo estos uzebla ĝis la 25-a de Marto, en la poŝtoficejo de Unicamp. Se vi
volas, ke viaj korespondaĵoj ricevu tiun stampon, sendu ilin ene de unusola koverto
*** jam sufiĉe afrankitajn kaj adresitajn *** kovertojn kaj mi zorgos pri tiu
stampado por vi, senpage.

Se vi volas ke la memorstampo estu uzita sur memoriga poŝtkarto,
konsultu http://www.esperanto.cc/centenario/cent-bk-eo.htm
 
< Anterior