Principal arrow en ESPERANTO arrow Forpaso de Izabel Santiago  
04 de dezembro de 2008
Destaques
 O nome original do Esperanto é "Lingvo Internacia", que melhor se traduz por "língua para ser internacional".
 
Forpaso de Izabel Santiago PDF Imprimir E-mail
Por Redakcio   
28 de maio de 2006

Izabel CamargoLa forpaso de Izabel Santiago treege ĉagrenis nin en Brazila movado, ĉar ni perdis aŭtorino de tre grava kaj disvastiga libreto en la portugala lingvo: "O QUE É O ESPERANTO?" (Kio estas Esperanto?) eldonita en la jardeko 1970.

Ŝia eksedzo Roy McCoy verkis respondon pri tiu evento al la listo VEKI kaj ni reproduktas ĝin ĉi tie. Li klarigas al ni multajn aferojn pri Izabel, pri ŝia malsano kaj sufero, en Nederlando, en la lastaj tempoj.

Sed kio gravas nun estas ke ŝia nomo estas grave memorata de ĉiuj ni esperantistoj, kiel batalanta kaj agoplena esperantistino.

Legu do la mesaĝon de Roy.

From: Roy McCoy
To: Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo
Cc: Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo ; Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo
Sent: Tuesday, May 23, 2006 8:54 PM
Subject: [ VEKI ] Re: Forpaso de Izabel Santiago


Aloisio Sartorato skribis (15 majo):

> Mi ĵus ricevis retmesaĝon el Valéria Oliveira
> Santiago, informante ke ŝia fratino, Izabel Cristina
> Oliveira Santiago, forpasis en Rotterdam, Nederlando,
> en la pasinta semajnfino. Ne estas informoj pri la
> kaŭzo de la morto.

Tio estas supozeble char Marvin Stanley, la UEA-kontisto kiu trovis Izabel senviva kiam li iris al shia apartamento post la Malferma Tago che la Centra Oficejo en sabato 13 majo, vershajne ne sciis la kauzon kiam li informis shiajn parencojn en Brazilo pri la forpaso. Lau la posta autopsio, temis pri kancero de shia pankreato. Oni sciis ke shi estas tre malsana, sed neniu sciis ke temas pri tio chi char shi ne akceptis iri al hospitalo kaj esti diagnozita. Kiel mi skribis hierau al Adonis Saliba, parto de la problemo pri tio estis lingva: she povis perfekte bone kompreni la nederlandan skribe kaj parole, sed ne sentis sin kompetenta mem paroli ghin kaj do sentis sin malkomforta rilate al komunikado. La angla, kiun shi pli bone mastris, certe estus sufiche bone servinta por la medicinaj celoj, sed - eble tro bona esperantisto -nek al la uzado de tiu lingvo shi emis. Estas tre bedaurinde char shi multe suferis dum longa tempo de tiu malsano, kaj ech se ili ne estus povintaj kuraci ghin, ili almenau estus povintaj helpi pri la doloro.

> IZABEL SANTIAGO estis esperantistino kaj aŭtorino de
> la libro O QUE É O ESPERANTO, de la Kolekto "Primeiros
> Passos". Antaŭlonge, ŝi edziniĝis al Roy Mc Coy,
> funkciulo de UEA, kaj loĝis en Nederlando. Dum longa
> tempo ŝi estis konstanta kunlaborantino de la revuo
> MONATO.

Ni divorcighis antau tri jaroj, sed restis amikoj kaj vidis unu la alian tre ofte ghis la lasta monato, kiam shi vidis neniun krom brazilan helpantinon kaj s-ron Stanley. Mi ne scias, chu la laborantoj de Monato en Antverpeno kaj aliloke jam audis pri la morto au ne -mi pensis voki al Paul Peeraerts sed ankorau ne faris. S-ro Stanley devis tuj eniri hospitalon pro propra san-afero, tiel ke neniu alia en la CO audis pri la afero ghis mardo, tagon post ol la anoj de tiu chi listo audis. Veki-ano Jorgos sendis al mi kondolencojn en lundo vespere, sed mi atribuis tion al nura onidiro.


Hilmar I S Ferreira skribis:

> Fakte mi ne konis la personon, sed s´ia libro, menciita de vi,
> estas grandega. G´i  estas elc´erpita kaj al mi s´ajnas  eldonenda
> de la Movado.

Mi absolute konsentas pri tio kaj chiam opiniis tiel. Kiam evidentighis ghia ioma neaktualeco, mi provadis kuraghigi Izabel ghisdatigi ghin, kaj deklaris min preta enskani la tekston de la unua eldono, por konvenigi la tekstprilaboron de la dua. Mi bedaurinde ne sukcesis persvadi shin entrepreni la projekton, tiel ke nun estas bezonata almenau unu bona brazila esperantologo por igi la enhavon aktuala. Precipe tial, fakte, mi estas (re)alighinta al tiu chi listo kaj skribanta tiun chi mesaghon -kiun mi kopias al James Piton, ne certante chu li anas en la listo au ne.


José Mário ´Marques skribis:

> Ŝia libro estas tutcerte la plej moderna kaj altkvalita informilo pri
> Esperanto en portugala lingvo, kiu koncize prezentas la plej  ĝustan
> bildon pri nia lingvo kaj movado en la tuta mondo en facila kaj leĝera
> enhavo. Mi ne scias ĉu ankoraŭ disponeblas en la merkato. De longe mi
> ne vidas ĝin sur bretoj de librejoj. Ĉu elĉepita?

Mi kredas ke ghi almenau estis elcherpita, kaj ke tio estis parto de la instigo al nova eldono. Sed povas esti ke la eldonejo tamen represis la unuan eldonon poste - au almenau oni emus supozi tion, vidante la paghon http://www.editorabrasiliense.com.br/primeirospassos/esperanto.htm de la eldonejo, kaj http://www.jet.com.br/paraler/detalhes.asp?idproduto=49994, kie ghia prezo estas rabatita de la eldoneja R$ 16,00 al R$ 14,40.

> Ĝi tutcerte meritas aktualigon kaj reeldono, kiu povus fariĝi la plej
> bona omaĝo al nia forpasinta samideanino, kiu post morto daŭrigus ŝian
> fizikan por-esperantan agadon, ĉar mi ne dubas ke spirite tiu daŭrigo
> tute certas.

Adonis indikis al mi, ke estos BEL-prezidanto Pedro Cavalheiro, kiu kontaktos la eldonejon pri la perspektivoj de nova eldono. Mi jam anoncis mian pretecon entajpi la tekston de la unua eldono se tio helpos - kvankam mi bezonas ekzempleron por povi fari tion. Mi havis unu, sed ne trovas ghin nun kaj mi kredas ke mi redonis ghin al Izabel pro peto shia.

> Antaŭ kelkaj jaroj Potigvara Esperanto-Asocio disdonis al 50 publikaj
> bibliotekoj en nia ŝtato kvinopo da libroj pri Esperanto, enhavanta
> vortaron, gramatikon, Zamenhofan biografion, literaturan antologion kaj
> informan libron.Por tiu lasta ero estis ĝuste elektita la bonega libro
> de Izabel kiu eĉ ne loĝante en Brazilo dum plejparto de ŝia vivo, eble
> plej multe faris pri informado de Esperanto en Brazilo nur per tiu libro
> ol plejmulto el ni.

Shia libro estis certe elstarega movada kontribuo, kaj lau mia scio neniu estas kontestinta tion iam ajn.

> Mi ne certas sed ŝajne ŝi apartenis al la junulara movado en la eksa
> Gvanabara Ŝtato kaj eble estis unu el la fondintoj de BEJO. Sartorato
> eble povos doni pli precizajn informojn pri ŝia poresperanta laboro kiu
> certe riĉis kaj povas esti indikata kiel modelo por ĉiu esperanto-
> aktivulo.

Izabel neniam diris ion al mi pri fondado de BEJO, kaj mi do ne kredas ke shi rilatis al tio. Shi ja faris radioprogramon kun Esperanta muziko en Rio, kaj partoprenis en diversaj internaciaj E-festivaloj. Alia afero, kiun shiaj nekrologoj ne mencias, estas ke shi laboris kiel volontulo en la CO de UEA ne nur kiam shi iris al Nederlando en 1989, sed ankau kelkajn fojojn poste. Shi estis chiam multe pli fidela al la Fundamento ol mi, kaj chiam parolis kun granda aprezo pri la brazilaj esperantistoj, kies bonkorecon, sincerecon kaj entuziasmon shi tre alte taksis.


Jorge das Neves skribis:

> En mia memoro ankoraû brilas la momentoj de lanc'o de s'ia verko en
> kvartalo Ipanema

Izabel estus kontenta scii tion. Shi mem chiam havis foton pri la tiama festo gluita sur shia pordo, tiel ke evidente estis grandioza tempo ankau por shi.


Dankon al Jorgos, kaj aliaj kiuj estas sendintaj kondolencojn.


Roy McCoy

 
< Anterior   Próximo >