|
de Lucas Yassumura, Jundiaí, Brazilo
En la hodiaŭa programo de Radio Polonia, Barbara Pietrzak deklaris, ke la lasta esperanta elsendo el Varsovio okazos la venontan vendredon, la 15an de decembro.
Ŝi menciis la fakton, ke la lastan vendredon vizitis la teamon de la esperanta redakcio la respondeculo pri Radio Polonia, kiu komunikis al ili lian deziron ĈESIGI la esperantan elsendon pro IDEOLOGIAJ kialoj, kiujn Barbara tre profesie kaj modeste ne menciis, sed ni ĉiuj scias tion, pri kio tiu ulo alparolis la esperantan teamon de RP.
Ni observu kelkajn eventojn: 1. Radio Polonia ricevis tian minacon kaj fakte ĝi ĉesos siajn elsendojn; 2. Yahoo (usona entrepreno) ĉesis/forĵetis multajn esperantlingvajn diskutgrupojn el siaj datenbazoj.
Mi sekvu la unuan eventon: Polonia “ĵus” aliĝis al Europa Unio, kies “oficialeca” lingvo estas, volonte au ne, la angla (tion diras ĈIUJ gemikoj miaj, kiuj laboras en diversaj landoj de Europo: kvankam volonte uzi la naciajn lingvojn, la loĝantoj de la landoj preferas eĉ petegas por uzi la anglan kun ili…).
Mi sekvu la duan eventon: kial Yahoo, usona entrepreno, forĵetis nur iujn grupojn esperantlingvajn? Mi partoprenas ĉ. 100 grupojn en Yahoo en multaj lingvoj, kiujn mi kapablas, sed neniun nacilingvan grupon ili forĵetis… Strange… Tre strange… Mi ne lacigu vin per multegaj vortoj. Mi konkludos mian penson ĉi-semajne en mia blogo. Dume, pensu pri tiaj okazaĵoj… Ĉu ili ne estas strangaj? Amike, Lucas, la tropensemulo, Yassumura Jundiaí, SP, la 10an de decembro 2006
fonto: Mesaĝo en la reto [VEKI] |