| Amikumu |
|
|
|
| Por Redakcio | |
| 04 de fevereiro de 2007 | |
|
Eis o convite do Chuck Smith, gerenciador do AMIKUMU.COM Bonvenon al Amikumu! Ĉu vi ŝatus trovi interesajn esperantistojn apud vi? ... aŭ vidi la mondon per aliaj okuloj? Nun vi povas fari tion per la unua interkona retejo en Esperanto, Amikumu! Fote kaj skribe esprimu vin kaj influu la mondon, la sola limo estas via imago... Ni nun havas 452 membrojn en 66 landoj kaj 1160 fotojn. Venu kaj amikumu kun ni!Oftaj DemandojKial vi kreas vian propran interkonan retejon anstataŭ simple traduki alian?Post kiam ni rigardis aliajn interkonajn retejojn, ni pli malpli konsentis ke ĉiuj el ili iel aĉas. Ni volas evoluigi la plej bonan interkonan retejon kiu ekzistas (ajnalingve) kaj poste traduki ĝin al aliaj lingvoj. Imagu kio okazus al la ĝenerala imago pri Esperanto se myspace, flickr aŭ youtube estis originale en Esperanto. Mi ankaŭ volas vere celi intelektulojn. Tio signifas ke ni estos la sola interkona retejo kiu fakte kredas ke homoj povas paroli pli ol unu lingvon.Kial la adresoj de la retejo estas en la angla?Ĉar ni planas eventuale traduki la retejon multlingven kaj estus pli konvena por serĉiloj se la adreso estas en la angla.Kiel vi kreis ĉi tiun retejon?Ni programas ĉefe per Ruby on Rails. Por nia etikeda sistemo, ni uzas acts_as_taggable. Por multdosiera alŝutado, ni uzas la Java-apleton JUpload. Por la flagoj, ni uzis la kolekton de famfamfam. Ni kreis la butonon "Krei konton" ĉe Button Generator. Nia servilo estas Dreamhost kiu bonegas. Se vi volas gasti vian retejon ĉe ili, tajpu promo-kodon NOVAJARO registrante por ricevi rabaton de US$20!Maloftaj DemandojKiujn aliajn funkciojn vi planas aldoni?Ni planas ke vi povu alŝuti viajn librojn, kantojn, prelegojn kaj filmojn. Ni cetere volas krei grupojn (alternativon al Jahugrupoj), vikiojn, blogojn, forumojn kaj babilejojn. Ni ankaŭ planas krei interfacon por ke vi povu montri ĉi tie viajn fotojn kaj filmojn de Flickr, Zooomr, Youtube kaj Google Video.Kiam vi aldonos ... ?Momente ni devas certigi ke la ekzistantaj funkcioj bonege funkcias. Ni programis la retejon rapidege kaj nun estas tempo por trankviliĝi kaj testi profunde. Poste ni aldonos pli da funkcioj. Se estas funkcio kiun vi vere volas, nepre kontaktu nin kaj diru tion al ni!Kial ĝi estas ĉe .com? Kio estas komerca pri ĝi?Kompreneble nun ne eblas iel enspezi monon de ĝi. Tamen, ni volas oferti vere abundan servon, kaj por la plej altaj servoj, oni verŝajne devos pagi. Do, mi ŝatus starigi firmaon en kiu nia teamo vere profesie laboras por doni al la esperantistaro la plej bonajn servojn kiel eblas, kiel ili meritas. La komunumo ĉiam estos unua por ni.Kion mi povas fari por helpi la retejon?Bonvolu publike anonci ĝin kaj diskonigu ĝin al ĉiuj viaj amikoj. Por pluhelpi, aldonu multajn fotojn kun etikedoj por ke homoj povu trovi ilin facile. Se vi ne havas konton, certe registriĝu! Dankon.Ĉu vi povas bonvole pretigi retan butonon kiel ekzemple tiun de Eklaboru por ke oni metu ĝin sur sia blogo, retpaĝo ktp?Jes, jen ĝi: |
| < Anterior | Próximo > |
|---|










Amikumu (AMIKUMU.COM) é o mais novo círculo de amizade esperantista na rede. É como um ORKUT, mas precisa usar o Esperanto e querer praticar nossa língua internacional. O Projekto NESTO está com uma proposta fantástica de levar todos os seus alunos para o Amikumu e vai trazer muita atividade para os alunos virtuais do Nesto que já é um projeto baseado na internet, mas o Amikumu é aberto a todos e é gostoso estar lá, dá uma sensação gostosa do mundo do Esperanto, com mapas, com fotos, com pessoas mostrando as suas áreas de interesse... será um ambiente completo da nossa querida "rondo familia". Ainda não pertence ao amikumu? Faça hoje mesmo a sua inscrição. Envie sua foto, fale de você mesmo, conte sobre o seu local. Participe e vai se sentir um esperantista completo.