Principal arrow en ESPERANTO arrow LA LIBRO "LA STRATO ZAMENHOF" GAJNAS BRAZILAN VERSION  
28 de agosto de 2008
Destaques
 O Esperanto é uma língua internacional planejada que foi lançada em 1887 com objetivo de facilitar a comunicação entre os povos de diferentes países e culturas.
 
LA LIBRO "LA STRATO ZAMENHOF" GAJNAS BRAZILAN VERSION PDF Imprimir E-mail
Por Redakcio   
stratoVere bonaŭgura por la Internacia Esperanto-Movado estas la ĵusapero de la brazila versio de la mirinda libro de la pola ĵurnalisto Roman Dobrzynski " La Strato Zamenhof" (portugallingve, "A Rua Zamenhof", kies prononco estas /Aĥua Zamenhof/).

Verkita surbaze je dialogo kun D-ro L. C. Zaleskie-Zamenhof, tiun debutan libron de la Eldonejo União Planetária ( Unio Planeda) enportugaligis la jena skipo: Affonso Soares, Ismael Miranda, James Píton kaj Paulo Sérgio Viana. La portugalan revizion faris José Passini, Reinaldo Ferreira kaj Paulo Nascentes. La signifoplenan kovrilon kreis Cassius Desconsi.

Serio da lanĉofestoj okazis lastmarte en diversaj esperantapogantaj organizoj en la ĉefurbo Braziljo. Menciindas FEB (Brazila Spirita Federacio), LBV (Legio de Bona Volo) kaj Livraria Cultura (Kulturo-Librovendejo). En tiu lasta evento, ĉeestis Sia Moŝto la Ambasadoro de la Pola Respubliko S-ro Pawel Kulpiowski kaj sia edzino. Menciindas ankaǔ la muzika prezentado, direktita de la muzikestro Flávio Fonseca.  En tiu oportuno emociigajn lirikmuzikojn kantis la gefratoj Lis kaj Jean Nardotto. Fine, poste la esperantlingva prelego de Roman Dobrzynski, tradukita al la portugala de S-rino Ursula Grattapaglia, sin prezentis la Grupo Nova Erao, kiu kantis diversajn kanzonojn en Esperanto. Filmis la eventon televidskipo de Unio Planeda.  
 
Raportis Paulo Nascentes, el Brazilo
 
< Anterior   Próximo >