Principal arrow en ESPERANTO arrow BEL 100-jaras  
28 de agosto de 2008
Destaques
 A proposta do Esperanto não é a de substituir qualquer outra língua nacional, mas complementá-las, sendo assim utilizado como uma língua neutra quando falado com alguém que não tenha a mesma língua do interlocutor.
 
BEL 100-jaras PDF Imprimir E-mail
Por Pedro Jacintho Cavalheiro   

 FESTPAROLADO DE BEL-PREZIDANTO
DUM INAŬGURO DE 42a BRAZILA
KONGRESO DE ESPERANTO

Rio de Ĵanejro, la 8an de Julio, 2007 

Karaj samideanoj...

Jen ni kune, finfine, por festi cent dudek jarojn de la oficiala naskiĝo de Esperanto kaj samtempe cent jaroj de Brazila Esperanto-Ligo. Jam estas pli ol cent jaroj de Esperanto en Brazilo. En nia lando, Esperanto leviĝis en nia tropika horizonto jam je la unuaj momentoj de la esperanta vivo. Esperanto estis 7 jaraĝa kiam ekaperis en nia lando.  Eble antaŭe... ĉar ĉiam estas silentaj laborantoj kies laboroj ne aperas publike sed preparas la grundon por la bona semado. Mi bone konas tiun rolon... Do, nia lingvo Internacia estas inter ni jam de cent dek tri jaroj aŭ pli.
    Antaŭ ĉio mi volas saluti la ĉeestantojn. Mi salutas miajn antaŭulojn ĉi tie reprezentataj de eks-prezidantoj de Brazila Esperanto-Ligo. Estas tiel granda la listo menciinda de nomoj omagxindaj ke por ne  forgesi neniun el ili, mi preferas ne mencii tiujn nomojn sed, omagxi kaj danki al cxiuj, pere de niaj cxeestantaj eksprezidantoj  kaj aliaj malmultaj valoraj homoj jam forpasintaj kiuj aperos, kiel ekzemplo, poste sur la ekrano. Ili reprezentas cxiujn masonistojn kiujn dum la jarcento konstruis kaj konstruas konstante nian tutmondan tendaron. Ni ne estus tie ĉi hodiau sen ĉies laboroj kaj streboj. Mi petas viajn aplaŭdojn por ili.

Leviĝu por ricevi la aplaŭdojn, bonvolu, karaj eks-prezidantoj de BEL.

Mi petas ankaŭ viajn aplaŭdojn al la eksterlandanoj kiuj donacas al ni iliajn ĉeestojn. Leviĝu, bonvolu vi eksterlandanoj por ricevi niajn aplaudojn!

................
Kelkfoje oni demandas min: Pedro, kial vi tiel ŝatas, flegas, defendas kaj parolas insiste pri la junuloj? Estas simple: se vi volas antaŭscii kio estos Esperanto estontece, rimarku la junulojn. Se vi volas ankoraŭ pli, se vi volas ne nur antaŭscii sed ion fari por ke Esperanto havu estontecon, flegu la junulojn. Finfine, por respondi kial mi agas tiel, mi diras, estas vere simple: Mi kredas ian humanisman proponon por kiu mi laboras kaj kun feliĉo parolas ties belan lingvon... Propono kaj lingvo verkita... de... JUNULO.
Pro tio amikoj miaj mi petas al vi fortan aplaŭdon por la junuloj!

.................
Finfine, jen antaŭ mi homoj el ĉiuj partoj de nia lando kiuj ankoraŭ vidas la urbon Rio-de-Janeiron kiel la urbo de “Kristo la Savinto” kaj ne kiel “damnita urbo”. Ni faros kune historian kaj profitoplenan centjariĝan kongreson!
Pro tio, niajn varmajn aplaŭdojn por ni ĉiuj kaj por Rio de Janeiro.

...................
Ĉu vi scias kiel naskiĝis la ideon aplaŭdi? Naskiĝis en Antikva Grekio. La antikvaj grekoj, post la spektado de tre bela parolado aŭ teatraĵo, emis voki la diojn por montri al ili kiel bela afero kapablis produkti la homojn kaj ili kredis ke frapante forte unu manon kontraŭ la alia, ili vokus la diojn.
Nu, mi povas senti la diajn benojn kaj la dian pacon nun en la etoso. Kaj mi petas al la superulo ke tiu paco regu nijan laborojn.

...............
Vi spektos nun pacan mesaĝon preparitan de mi, kun helpo de miaj filoj Pedro kaj Olavo, homaĝe al la cent dudek jaroj de Esperanto kaj al la centjariĝo de Brazila Esperanto-Ligo. Sur muziko de Milton Nascimento, unu el la plej gravaj brazilaj muzikisto kaj kantisto, kaj poemo de Carlos Drumond de Andrade, unu el la plej gravaj brazilaj poetoj, kiu proklamis la liberecon de la vortoj kontraŭ siatempaj reguloj... kaj parolis pri temoj de la ĉiutaga vivo kaj de la vera amo, konata simple kiel “La Poeto”, jen mia mesaĝo por vi.
...................................
(Projektado de aŭdvida verko kun 2 minutoj kaj 40 sekundoj).

Jes... Zamenhof fidis je ni. Li fidis je nia kapablo evolui ĉar kredis je la plej bonaj psikologiaj trajtoj de la homoj. Pro tio nun, mi proponas pripensadon pri kelkaj vortoj de Zamenhof... Ho, jes, kelkaj tutcerte ekpensis nun “sed, ĉu tiu prezidanto de BEL parolos denove pri zamenhofaj vortoj? Ĉu li ne havas kreivemon?”. Mi respondas: jes. Jam delonge oni inventis la radon sed, ni devas paroli senlace pri la rado ĝis kiam la homoj lernu kiel uzi ĝin. Mi eĉ povus simple ripeti kelkajn vortojn de Zamenhof sen mencii la aŭtorecon kaj vi tuj pensus “Ho! kiaj vortoj taŭgaj por la lastaj tempoj de nia brazila movado!”.
Ĉiam kiam mi parolas pri Esperanto, ie ajn, mi klopodas almenaŭ iomete kontribui, laŭ miaj limigitaj rimedoj, al miaj aŭdantoj. Ekzemple, se mi parolas al instruistoj, mi parolas pri Esperanto kaj instruado, la propedeŭtika valoro de la lingvo ktp; se mi parolas al gepatroj, mi parolas pri Esperanto kiel ilo por la formiĝo de bona karaktero, pro ĝia humanisma interna ideo; se mi parolas al religiistoj, mi parolas pri la diaj sentoj transigeblaj pere de Esperanto kaj pri la necesa etika sinteno por eviti religiajn barojn. Se mi parolas al ne faka publiko mi raportas pri la riĉeco de la vivsperto de tiu kiu parolas Esperanton fare de la bunta tutmonda kunvivado kiu instruas nin, pli ol respekti, kompreni kaj lerni de la kulturaj kaj homaj diferencoj. Kaj tiel plu...
Hodiaŭ mi parolas al movadanoj, kadre de Brazila Kongreso de Esperanto kies ĉeftemo estas “Cent Jaroj de Esperantista Movado en Brazilo: Strategioj por la Estonteco”. Kaj mi parolas ankoraŭ kiel BEL-prezidanto. Tiel mia kontribuo, mia donaco por nia movado estas kelkaj vortoj de Zamenhof kaj iom da analizo de tiuj vorto sub la lumo kaj ombro, de la nunaj momentoj de nia brazila movado kaj ekde la sperto rikoltita de mi kiel prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo dum la lastaj tri jaroj.
Zamenhof prelegis dum la malfermo de la Oka Internacia Kongreso de Esperanto. Estis ege grava momento en la historio de Esperanto ĉar tiu kongreso festis la unuan kvaronjarcenton de Esperanto oficiale sur la Tero kaj tiam Zamenhof anoncis ke li ne plu estos ĉe la solemnaj tabloj de la estontaj kongresoj sed nur inter ĉiuj kongresanoj kiel simpla kongresano. Dum tiu prelego Zamenhof  klopodis lasi la movadon sub ties propraj fortoj. Li diris tiam: “Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi ‘majstron’, ke vi ĉesu honori min per tiu titolo”.   
En tiu vere tikla momento de la Esperanto-vivo, Zamenhof lasis al ni la plej gravan mesaĝon por ke nia movado ne malaperus. Zamenhof parolis pri paco.
Sed, pri kia paco li parolis? Pri kiu sinteno li parolis? Ĉu li parolis pri tia paco de dormemuloj? Ĉu pri tia paco de permesuloj? Ĉu tia de silentuloj aŭ senagemuloj? Ne. Absolute ne. Li parolis al la pacaj batalantoj. Mi reliefigas tiun esprimon: Pacaj Batalantoj. Pacaj sed Batalantoj. Batalantoj sed Pacaj. Ĉu ni kapablis kompreni tion? Ĉu ni kapablas esti samtempe batalantoj kaj pacemuloj? Bone, lasu min reveni al Zamenhof...
Nia Majstro (pardonu min Zamenhof), avertis pri la graveco de demokratia sinteno en nia movado. Li diris Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: "kiu pli laŭte krias, tiu estas prava”. Bone, ni estas modernaj homoj, ni ne plu krias nur surstrate kaj sur benkoj en placoj sed, ni krias per mikrofonoj, tekstoj... Interreto.
La kvereloj daŭre kaj daŭre rezistas en nia movado sed, nun estas multe pli facile scii pri ili pro la modernaj rapidaj komunikmedioj. Antaŭe nur tiuj kiuj laboris tre proksime de la decidocentroj sciis pri la krizoj. Mi memoras kiam mi, antaŭ pli malpli 30 jaroj vidis nian movadon de ekstere kaj spektis kverelojn kaj krizon. Ni superis tiutempan krizon, “ordigis la domon” kaj ĝin pretigis por novaj krizoj, verŝajne.
Ho, ni homoj kiuj ne atentis la vortojn de Zamenhof. Ni modernigis la iiojn sed ne superis la malvirtojn. Hodiaŭ la plimulto spektas la kriadon de sensignifa malplimulto, ne konsentas sed silentas. Silenti ne estas, propradire, problemo. Silento kun ago estas saĝa sinteno ĉar evitas skandalon kaj dume laboras por forpeli la kaŭzojn de la krizo sed, silento sen ago estas konsento, estas partopreno. Tio okazas, ĉar por ni ankoraŭ estas malfacile kompreni kiel ni povas esti “pacaj batalantoj”. Jes: pacemaj kaj samtempe batalantoj.
Zamenhof diris “Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune”. Ni devas profunde pensi pri tiuj vortoj. Ni ricevas sufiĉe grandan kvanton da kritikoj kaj atakoj de ekstere sed, kiam ferocaj atakoj aperas en nia propra tendaro, kiam aperas Esperanto-parolantoj kiuj deziras malsukceson kaj ruiniĝon de esperantaj iniciatoj kiuj celis la disigadon kaj instruadon de nia lingvo, ni fakte komencis detrui nian propran idealon. Ne sufiĉas paroli Esperanton por esti esperantisto. Por fariĝi esperantisto estas necese vivi laŭ la interna ideo de Esperanto. Esperantisto vere estas pli. Esti “paca batalanto” signifas batali por Esperanto, superi la proprajn internajn malfortojn kaj preferi mordi la propran langon ĝis la sangofluo ol paroli kontraŭ tiu kiu laboras por Esperanto.
Zamenhof asertis: “Se en nia afero aperas io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn”. Pere de tiuj vortoj Zamenhof montris klare al ni kio estas la modelo de tiu “paca batalanto”. Paca batalanto estas homo sufiĉe kuraĝa por trankvile forigi tion kio ŝajnas al ni malbona, kaj sufiĉe demokratia por tion fari per komuna interkonsento.
Zamenhof donis al ni profundan lecionon pri demokratio kaj evolueco.
Mi petas al vi iom pli da pacienco por aŭdi atente mim ĉar mi nun diros al vi kial estas necese ke ni lernu kiel esti pacaj batalantoj...
Esperanto tute ne estas simpla lingvo. Tiuj kiuj kredas ke ni devas labori por la disvastigo de Esperanto nur kvazaŭ Esperanto estus iu ajn lingvo kaj pro tio ni ne devas paroli aŭ sinteni laŭ la interna ideo de la lingvo, fakte ankoraŭ ne plonĝis ĝisfunde en la problemo de artefarita lingvo internacia. Ni denove aŭdu la vortojn de Zamenhof pri tiu temo... Li diris: “Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi”. Pro tio nia prirespondeco estas grandega. Ni estas simplaj homoj sed, por fakte utili al Esperanto ni devas fariĝi iom pli bonaj ol la simplaj homoj. Al la simplaj homoj Zamenhof diris ke ne plu sufiĉis la devizon "espero, obstino kaj pacienco" aperinta sur nia standardo dum la unuaj jaroj de la laboro ĉar, li diris, “tio, ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem”. Ĉu vere? Ĉu por ĉiuj estas komprenebla la ideo ke por la venko de Esperanto ni devas reciproke nin estimi kaj helpi? Ĉu la lastaj kaj preskaŭ ĉiamaj okazaĵoj en nia movado konfirmas tiun aserton? Sojle de la dua kvaronjarcento, Zamenhof  konstatis ke “En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon”, reciproke nin estimi kaj helpi... Kaj Zamenhof petis ke ni estus skribinta sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estis: "konkordo". Mi ripetas tiujn vortojn de Zamenhof ĉar, kiel mi diris antaŭe, ni ankoraŭ ne komprenis la radon delonge inventitan. Esperanto ne havas landon, Esperanto havas nin. Do, Esperanto ne havas patrolandon ĉar ne havas geografiajn limojn. Esperanto havas senliman fratolandon! Se ni esperantistoj rifuzas fratecon, Esperanto havas nenion kaj malaperos el la tero. Tiel mi petas permeson por diri hodiaŭ, sojle de la dua jarcento de Brazila Esperanto-Ligo, ripetante la vortojn de Zamenhof, respektu kiel sanktan ordonon la vorton: konkordo! Jen mia unua kunlaboro al la ĉeftemo de nia centjariĝa kongreso: ni povas plani plurajn strategiojn por la Estonteco, aldoni ideojn, krei novajn vojojn sed, nenio realiĝos sen konkordo. La vorto “konkordo” venas el la Latina kaj signifas “koro kun”. Se la koroj de la esperantistoj ne estas kune, agorditaj, cele al la efektiviĝo de Esperanto, ni fiaskos. Neniu estraro kapablos fari ion ajn sen ĉies konkordo. Ĉu aniĝi al BEL estas multkosta iniciato? Ne. Aniĝi al BEL kostas po ses realoj kaj sep centavoj monate en la plej kosta aniĝkategorio... Amarílio: ĉu ni aĉetus bananon kontraŭ tiu kvanto? Sed, se la koroj ne estas kune, se ni ne “konkordas”, ni simples forgesas la movadon, la celon, Esperanton. Kaj ĉiuj planoj, proponoj, ideoj, revoj, malaperas meze de la nebulo. Dependas de ni. Ni ĉiuj. Kiel individuoj kompreneble ne eblas ke ni ĉiuj konkordu, ĉu ne? Sed, kiel esperantistoj, kiel samideanoj ni devas konkordi kaj kiam la konkordo ne aperas nature, ni devas krei regulojn, fare de la plimulto, kaj respekti ĉiam tiujn balizojn. Kontraŭe ni kontribuos por la detruigo de Esperanto, kiel tre klare klarigis Zamenhof.

La ĉefa heredaĵo lasita de la nuna estraro de BEL estas ĝuste tia: ni laboris por perfektigi la instituciajn regulojn kaj ankoraŭ dum la nuna kongreso ni laboros por tion fari kaj faros ĝis la lasta momento kiam ni ne plu estos BEL-estraranoj. Nia statuto estas nia institucia regulo. Estas la bazo sur kiu ni apogas la tutan institucion. Ni pensis, planis, laboris, proponis kaj vi aprobis. La lastaj agordoj en nia statuto ni prezentos en la eksterordinara asembleo okazonta kadre de nia kongreso. Mi estas feliĉa ĉar ni sukcesis krei nian Edukan Komitaton kiu multon faros por la instruado de Esperanto en Brazilo krom prilabori kaj apliki la naciajn ekzamenojn, nun seriozaj kaj profesinivelaj. Post iom da tempo ĉiuj instruistoj de Esperanto en Brazilo, kiu bezonos konsiloj pri instrumaterialoj, metodoj kaj programoj por ĉiuj kursniveloj de Esperanto, kalkulos je la Eduka Komitato kiel la brazila oficiala organo por apogi ilin. Nia Eduka Komitato ankaŭ laboros por krei kursojn por instrui kiel intrui, ĉar la plimulto de niaj Esperanto-instruistoj estas volontuloj el pluraj fakoj kiuj neniam lernis pedagogion kaj didaktikon.
Tiel ni konstruas la perfektigon de Esperanto-instruado en Brazilo cele al la solvo de tre konata brazila problemo: poreternaj komencanto-kursoj.

Ni kune kunfandigis Brazila Esperanto-Ligon kaj BEJO-n kiu estas nun organo de BEL. Antaŭ ni, BEJO estis aparta institucio kiu travivis grandajn malfacilaĵojn, vivanta ekster la sino de BEL, kvazaŭ maljunuloj kaj junuloj estus gentoj de malsama homa familio. Nun, nia familio kompletiĝis: ni havas junulojn! Ni havas estontecon! Li envenis la domon de BEL kaj jam komencis montri ilian valoron: ni kreis nian Porinfanan Departementon kiu estas gvidata nun ĝuste de la antaŭa prezidantino de BEJO: Ísis Piton. Por aliaj laboroj de BEL, junuloj kontribuas nun. Mi mencios unu el ili tuj.
Sed, por ne fuĝi disde la temo, mi asertas ke pere de tiu nia realigo ni flegas nian estontecon! Simple tio! Ĉar sen renoviĝo de homaj fortoj, ja sen movado!

BEJO kaj nia Eduka Komitato estas nun en la statuto aprobita de vi ĉiuj, konstantaj organoj de BEL, regataj de propraj regularoj. Ili estas ene de BEL sed kun la necesa sendependeco. Laŭ nia statuto nur la Ĝenerala Asembleo rajtus fermi tiujn du organojn, alivorte, nure nur la volo de la plimulto. Mi kiel prezidanto ne rajtus fari tion.  
Tiamaniere ni donis al niaj institucioj multe pli da stabileco.

La perfektigoj en nia statuto estis pluraj kiel ekzemple ne plu permesi ke iu persono neniam antaŭe aliĝinta al BEL venu hodiaŭ, aniĝu kaj samtempe kandidatiĝu kiel BEL-estrarano. Pasintkongrese vi aprobis statutan ilon kiu postulas unu tutan jaron da membriĝo por ke la membro rajtu kandidatiĝi al la postenoj de BEL.
Tiel ni protektis nian institucion kontraŭ eventualaj strangaj interesoj.

Vi aprobis en nia statuto la novan membriĝkategorion, solidara membriĝo, kiu celas aniĝi tiuj kiuj antaŭe estis forpelitaj de nia movado pro manko da monrimedoj. La nuna estraro komprenas ke homoj estas kapitalo! Ni bezonas homojn! Mi petas al vi VEKIĜU! Voku viajn amikojn kaj amasmenbriĝu al BEL! Nun eblas! Vi povas nun aniĝi al via loka grupo, ŝtata asocio kaj samtempe al BEL! Venu, do!
Tiel ni kreis kondiĉojn por inkludi ĉiujn esperantistojn kaj konstrui fortan nacian movadon!

    Vi aprobis en nia statuto la konfirmon niaflanke, flanke de BEL, ke ni estas la Brazila Sekcio de Universala Esperanto-Asocio.
Tiel ni kunlaboras por institucie fortigi nian internacian movadon kaj tutmondan reprezentiĝon.

    Vi aprobis en nia statuto la oficialan kreadon de la reto de brazilaj reprezentantoj. Nun estas statuta reto kaj ne nur voĉa. Ĉar vortoj ne skribitaj sur la statuto estas portitaj de la ventoblovo. Ni komencis la reton, kaj pasintjare aprobis ĝin en nia statuto kaj transdonis al la Ŝtataj Asocioj la koncernaj reprezentantoj.
Nun dependas de la Ŝtataj Asocioj aktivigi tiun reton kaj pligrandigi ĝin.
Tiel ni kreis pli fortan ligilojn inter la Ŝtataj Asocioj kaj BEL.

Estis aliaj perfektiĝoj faritaj en nia statuto sed, mia tempo forfuĝas, do mi mencios ankoraŭ pli la necesajn agordojn al la nova Brazila Civila Kodo, postulata de la brazilaj leĝoj. Se ne estus farinta tion nia statuto hodiaŭ estus kontraŭleĝa ĉar la limdato por fari tiujn agordojn jam venis tuj post nia pasintjara kongreso.
Tiel ni postlasis statuton kaj konsekvence institucion laŭlegan.

    Estas aliaj realigoj por mencii kiel la Konkurso por BEL/BEJO-Kulturataŝeo en Eŭropo. Sed, mi nur petas al vi nepre partopreni la prelegon de Lucas, venkinto de la unua konkurso, kiu ĵus revenis el Eŭropo kaj rakontos al ni pri siajn spertojn. Nia LKK rezervis, atente al nia peto, horaron por ke ĉiuj partoprenu la prelegon de Lucas, kadre de nia kongreso.  

    Mi ja scias ke ankoraŭ estas multon por fari. Kompreneble. Sed, ni multe laboris kaj faris. Kiel mi jam diris, ni faris ĉar ni konkordis pri la kreado de faka organo por Instruado kaj nacinivela ekzamenado de Esperanto; ni faris ĉar ni konkordis pri la neceso flegi kaj apogi niajn junulojn; ni faris ĉar ni konkordis krei estabilecon por tiuj organoj kadre de nia institucio; ni faris ĉar ni konkordis krei regulojn pri la kandidatiĝo al la estrivo de BEL, cele al pli granda solideco; ni faris ĉar vi konkordis la statutan firmigon de nia kompromiso kun UEA, cele al la fortigo de la internacia movado; ni faris ĉar ni konkordis brazilan reton de reprezentantoj sub la Ŝtataj Asocioj por ke ni havu estontece interplektitan nacian movadon; ni faris novajn fakmembriĝojn ĉar ni konkordis pri la fakto ke socia justeco komencas hejme kaj ne justas lasi for de nia movado tiujn amantojn de Esperanto nur pro manko da mono; ni faris ĉar ni konkordis pri la neceso agordi nian statuton al la nova brazila civila kodo; ni faris la konkurson por BEL/BEJO kulturataŝeo en Eŭropo ĉar ni konkordis pri la graveco semi novajn talentojn por nia movado kaj pri la graveco promocii sperton pri internacia vivo al tiuj kiuj laboros por la Lingvo Internacia. Ĉi jare, dum nia kongreso, ni faros ankoraŭ pli ĉar ni volas, ĉar ni komprenas la ŝancon ŝanĝi por plibonigi... Ĉar ni konkordas.

Jes, samideanoj... ni ĉion faras kiam ni havas konkordon!
Pro tio mi diras “ni”. Ne temas pri “ni” la estraranoj kaj funkciuloj de BEL nur: temas pri NI ĉiuj kiuj partoprenis la asembleojn, pasintjare kaj ankaŭ en 2005, kaj ĉion aprobis! Via estas la merito! Konsciu pri tio! Same, niaj malsukcesoj estas meritoj de ni ĉiuj. BEL ne fabrikas monon (tio estas kontraŭleĝa aktiveco) ni povas fari ĉion kion ni volos sed, nur se ni volos. Nur la konkordo de ĉiuj kapablas realigi ĉiuj revojn. Estas granda diferenco inter promeso kaj propono. Estrarano de BEL kaj de ĉiuj enlandaj asocioj devas pensi pri proponoj, pri solvoj, kiel ni faris dum nia estrarperiodo. Sed, ni ne promesas ĉar la realigo de niaj revoj kaj proponoj dependas de ĉies volo, de ĉies konkordo kaj subteno.

Tie troviĝas tikla punkto. Kompreneble ne estas pro manko da mono sufiĉe malmulta por aĉeti nur kvaronon de unu nura pico, ke ni ne kontribuas por BEL.

Kial do? Mia sperto kiel BEL-prezidanto montris al mi ke bedaŭrinde ni brazilaj esperantistoj ankoraŭ estas viktimoj de kelkaj kulturaj trajtoj skizitaj de nia historio.
Reliefinda estas la fakto ke en Brazilo, Ŝtatoj konkurencas Ŝtatojn kvazaŭ ni ne estus unu nura lando, unu nura popolo. Ekzemple, brazilaj Ŝatatoj ofte invitas industriojn translokiĝi de alia Ŝtato por dungi homojn tie kaj por fari tion reduktas impostojn kaj ofertas avantaĝajn kondiĉojn por la invitito. Ne interesas ĉu tiu alia Ŝtato, kiu perdos la industriojn, havos maldungon. Alia ekzemplo, inter la Ŝtatoj estas konkurenco en la agrikultura kampo anstataŭ la stabliĝo de nacia agrikultura plano por ke ĉiuj semu, ĉiuj produktu, ĉiuj disvendu siajn ter-kulturaĵojn. Eĉ okazas ke civitanoj de unu Ŝtato rigardas civitanojn de alia Ŝtato kun malfidemon, surbaze de... nenio. Tio estas rezulto de la influo deveninta de la “heredaj kapitanujoj” de la kolonia periodo de nia lando kaj de aliaj historisociaj kialoj pli ampleksaj por analizi tre rapide, ĉi momente. Iel ajn, ĝis hodiau ni ne sukcesis plene kompreni kaj traduki agadforme la unuecon de nia lando. Mi povus mencii pliajn elzemplojn pri tio sed, brazilanoj bone komprenas pri kio mi parolas.
    Malgraŭ la fakto ke ni estas esperantistoj, tiaj malbonaj kulturinfluoj ankoraŭ malutilas nin. La plimulto inter ni ankoraŭ ne internigis la esperantan kulturon tianivele ke ni kapablu nuligi nian denaskan kulturon kie ĝi estas malprofita. Ofte okazas ke Ŝtataj Asocioj rigardas Ligon kun malfidemo, kvazaŭ Ligo estus alia afero, alia institucio. En la vero la arigo de ĉiuj esperantaj institucioj, por ke Esperanto fariĝu forta en Brazilo, estis la celo de tiuj kiuj kreis dum la unua kongreso de Esperanto en la 21-a de julio, 1907, la nacia organo baptita tiam kiel
Brazila Ligo Esperantista kiu ricevis poste, en 1949 la nomon Brazila Esperanto-Ligo. Ligo ne estas io en si mem. Ligo estas ĉiuj. Se ni ne kapablos pensi pli grande ol grupe, loke, urbe, ŝtate kaj pensi pri la esperantistoj de la tuta lando kiel nia granda frataro, kiel ni povos fariĝi mondaj civitanoj? Brazila Esperanto-Ligo estas nia ŝanco por ke ni pensu kiel landaj esperanto-civitanoj, por ke ni brakumu nian idealon, por ke ni brakumu unu la alian en ĉiuj brazilaj ŝtatoj, por ke ni estu pretaj por brakumi la tutan mondon. Jen mia konsilo ankaŭ por la venontaj estraroj de BEL, kiel estraranoj de BEL, pensu lande, ne pensu Ŝtate aŭ regione. Nur tiel vi povas doni la ekzemplon kaj ŝanĝi tian devojigitan kulturon kiu kuŝas en la subkonscio de nia popolo.

KONKLUDO
    Por fini mian paroladon mi devas anonci la lanĉon de la interreta versio de la libro pri la Historio de Esperanto en Brazilo, kompilita de D-ro Osvaldo Pires de Holanda. Ni ricevis mesaĝojn kaj telefonalvokojn por diri ke bedaŭrinde tiu kiu telefonis ne sukcesis sendi materialon al D-ro Pires de Holanda kaj timis, pro tio, ke la historio de Esperanto en tiu loko ne aperos en lia libro. Aliflanke, D-ro Pires de Holanda plendis ĉar ne ricevis multajn reagojn al lia peto de materialo por la kompilado de la libro. Tiel, BEL-estraro estis antaŭ tikla decido: eldoni aŭ ne? Se ni eldonus sen ĉiuj kompletigaĵoj, la historio de Esperanto en Brazilo ne estus ĝusta, se ni ne eldonus, ni ne prestiĝus la belan laboron de D-ro Holanda kaj ne havus nian historion kadre de nia kongreso kiel antaŭe planite. Do, ni trovis solvon: kun helpo de la prezidanto de BEJO, du membroj de BEJO, Ricardo kaj Raoni, preparis por ni specialan paĝon sub la Portalo de BEL (Ho, mi forgesis! La Portalo de BEL estas alia faro de la nuna estraro). Ĉiuj kiuj volas povas eniri tiun paĝon kaj sendi siajn kontribuojn, kaj tekstojn kaj fotojn, al la historio de Esperanto en sia loko. Tiel post kelkaj monatoj, BEL havos sufiĉe grandan materialon por eldoni libron surpapere. Nia ideo estas lasi tie la elektronikan libron eĉ post lia eldono surpapere por ke nia esperantistaro pli kaj pli kompletigu nian historion dum la faktoj okazas. Imagu kiel interese estos tiun materialon post, ni diru 10 jaroj? Se ĉiuj partoprenos estos ege bela dokumento pri la vivo de Esperanto en Brazilo.
    Alia surprizo estas la reeldono de la libro “Kio estas Esperanto” de Isabel Santiago. Tiu libro estis eldonita de Eldonejo Brasiliense kiu reeldonos ĝin post pluraj kontaktoj faritaj de ni. Isabel Cristina Oliveira Santiago lasis nin pasintjare. Tre frue. Ŝi estis tre agema, kompetenta kaj bona esperantisto. Laboris en la Centra Oficejo de UEA. Kiel persono ĉiuj kiuj konis ŝin malŝparas laŭdojn. Ŝi estis filino de Rio de Janeiro. Ŝia libro estas treege utila ĉar estas poŝa, malmultkosta kaj havas altnivelan tekston. Estas libro vere taŭga por donaci al tiuj kiuj volas scii kio estas Esperanto.
Ni invitis familianojn de Isabel por ricevi niajn omaĝojn al ŝi.

Bonvolu, leviĝu ĉeestantaj familianoj de Isabel por ricevi nian varmajn apludojn.

.........................

Mi dankas al ĉiuj ĉeestantoj, aŭtoritatuloj, antaŭuloj kaj posteŭloj. Mi dankas al vi pro la ŝanco kontribui kiel BEL-prezidanto dum tri jaroj, kiuj ŝajnis du. Mi restis ĉiam lojala al BEL kaj al Esperanto kaj klopodis ĉiam bone reprezenti nian institucion antaŭ la amaskomunikiloj kaj antaŭ mia litkuseno. Mi ĉion faris laŭ la disponeblaj rimedoj, laŭ miaj fortoj kaj laŭ la pacienco de miaj gefiloj kaj edzino kiu montriĝis senlima. Kelkaj en mia domo parolas Esperanton sed, nun ĉiuj estas esperantistoj.
Mi dankas al al miaj amikoj de la estrargrupo kiu restis kune gxis la lasta horo. Vi estas bonaj kaj admirindaj homoj. Dio benu vin.
Mi dankas al ĉiuj laborantoj kaj kunlaborantoj de nia Centra Oficejo. Vi estas bonegaj homoj ankaŭ. Dio benu vin.
Mi dankas al ĉiuj ne menciitaj de mi kiuj laboras konstante por Esperanto sendepende de la publika scio. Vi, kiu restas feliĉaj pro ĉiuj venkoj de Esperanto kaj tristas pro la malvenko de ies iniciatoj favoraj al nia lingvo, flanke de iu ajn. Vi vere estas esperantistoj.
Mi dankas al vi kiuj jam komprenis ke “Esperanto” signifas multe pli ol “tiu kiu esperas”, multe pli ol “esperema”. Vi kiu jam komprenis ke pro la aktiva participo, intence uzita de Zamenhof, Esperanto signifas “tiu kiu laboras por la espero” kaj laboras konstante por nia idealo. Tiel Zamenhof nomis nin “Esperantoj” en lia poemo transformita je nia himno, ĉu vi memoras? “Per laboro de la esperantoj...”
Mi dankas, finfine, al Dio ĉar nun mi bone komprenas kial Zamnehof antaŭ ol uzi la kromnomo “D-ro Esperanto”,  elektis la kromnomon “unuel”. Ĉar ni estas tio: simple “unu el” la homoj kaj nia vera forto venas el ĉies volo fari, agemo, unuiĝo kaj konkordo.
Dankon Sinjoro!
Dankon sinjoroj.
 
< Anterior   Próximo >