Principal arrow Brasil arrow Anúncios arrow BELETRA KONKURSO de BEL  
23 de novembro de 2008
Destaques
 O Esperanto NÃO é um projeto linguístico há mais de 120 anos. Só o foi quando foi lançado por Zamenhof, pois, hoje em dia,  língua viva de uma comunidade transnacional que o pratica cotidianamente, com forte componente cultural e intelectual.
 
BELETRA KONKURSO de BEL PDF Imprimir E-mail
Por Redakcio   
24 de janeiro de 2008

Beletra KonkursoBELETRA KONKURSO 2008

Estimataj Gesamideanoj:

Kun plezuro la estraro de BEL anoncas la estigon de sia Beletra Konkurso, inspirite de la Belartaj Konkursoj de UEA, en kiuj tamen ne ekzistas oportuno partopreni per tradukaĵoj. Rezulte, La Beletra Konkurso celas du punktojn: disvastigi portugallingvan beletron per Esperanto kaj stimuli la aperon de novaj talentoj en la arto de tradukado al Esperanto.

La Beletra Konkurso de BEL havas du branĉojn: poezio kaj prozo, tradukitaj el la portugala lingvo.

La gajnintoj ricevas siajn premiojn kaj normale legas aŭ legigas la premiitajn tradukojn dum aparta aranĝo de la samjara Brazila Esperanto-Kongreso, dediĉita al la Beletra Konkurso.

Rajtas partopreni ĉiu esperantisto en ĉiu branĉo per po unu tradukaĵo. La limdato estas la 30-a de Aprilo, 2008. La dosierojn sendu al la Sekretario de la Konkurso, Carlos Maria, ĉe: Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo

Pliajn detalojn pri la regularo kaj preparado de la dosieroj vi trovos ĉi tie.

La tekstoj elektitaj por la Konkurso de 2008 estas: "Ingratidão " (poezio), de Raul de Leoni; kaj "A Carteira " (prozo), de Machado de Assis.

BEL Estraro 

 
< Anterior   Próximo >