Principal arrow Movimento arrow La semantika transskriba uzo de Esperanto  
17 de maio de 2008
Destaques
 A Unesco já reconheceu publicamente o Esperanto por duas vezes e recomenda aos seus estados membros o ensino generalizado do Idioma.
 
La semantika transskriba uzo de Esperanto PDF Imprimir E-mail
Por Redakcio   

Probal Dasgupta

14 feb 2008, Azia Kongreso de Esperanto, Bengaluro, Barato, 11-15 feb 2008

Probal DasguptaResumo

Ĉu Esperanton parolas iuj lingvistoj? Jes.  Ĉu la Esperanta movado havas strategion rilate al la lingvistiko? Ne; niaj lingvistoj funkcias en diversaj lingvistikaj skoloj senrilate al Esperanto. Kia aliro al la lingvistiko kongruas kun la nuntempa tagordo de Esperanto? Ni estas komunumo interesita pri la homaj rajtoj.. Ni foje reliefigas la lingvajn rajtojn; sed por efike labori por tiuj rajtoj ni devas multe pli zorge atenti la konceptan enhavon de la leksiko de ĉiu lingvo. Esperanton ni devus proponi kiel ilon por klarigi tiun leksikan enhavon. Nuntempe, oni internacie akceptis kaj uzas por la fonetika transskribado la Internacian fonetikan alfabeton naskiĝintan samepoke kiel Esperanto. Oni same akceptis kaj uzas por la matematika-logika formulado de la senco de frazoj la logikan simbolaron naskiĝintan en tiu sama fina momento de la deknaŭa jarcento. Sed por la semantika transskribo de vortoj, por la rigora prezentado de la vortosencoj en vortaroj, oni ankoraŭ ne havas interkonsentitan glosilan sistemon. Ĉar ekzistas tiu breĉo, ni proponu la uzon de Esperantaj vortoj en la rolo de glosiloj en ĉiuj seriozaj, plenampleksaj vortaroj de la etnaj lingvoj. Se ni rigore konatigos la taŭgecon de Esperanto al tiu celo, ni povos akceptigi ĝin al la vortaristoj iom post iom, kaj Esperanto havos unu tute firman niĉon.

 

Kiam ni kongresas, ni kutime revenigas al ni la vortojn de Zamenhof, ke kongresas ne A-nacianoj kun B-nacianoj, ne D-nacianoj kun E-nacianoj, sed homoj kun homoj. Sed atentu, ke ĝuste por akcepti nian transbaran homecon, ni ofte statistikas, kiom da kongresanoj venis el kiom da landoj – tiamaniere akcentante ĝuste la malsamecojn inter ni kaj ne la komunan homecon.
Atentu ankaŭ, ke nuntempe ne la diferencoj inter la nacioj ĉefe altiras la publikan diskuton kaj atenton, sed alispecaj diferencoj, ofte ene de nacioj. Por ke niaj laboroj por Esperanto kongruu kun tiu ĉi diskuta etoso ĉe la hodiaŭa monda publiko, laŭ mi, ni bezonas evoluigi en nia movado lingvistikan strategion.
Kial la lingvoscienco havu apartan rolon en la Esperanto-movado? Nu, ni ofte devas trakti ne simple kun la ekstera publiko, sed kun homoj, kiuj fidas al la spertuloj. Oni kutime pensas, ke la lingvosciencistoj estas kompetentaj formuli klerajn opiniojn pri Esperanto. Por ke la informiteco pri Esperanto fakte kresku en la lingvosciencaj rondoj, ni devas mem evoluigi ian lingvosciencan strategion. Tion ni ankoraŭ ne faris. Kvankam estas ni lingvosciencistoj en la esperantista medio estas sufiĉe multnombraj, ni restas lojalaj al la respektivaj sciencaj skoloj kaj ne entreprenis aparte esperantistan repripensadon pri la lingvistiko. Oni bonvolu aŭskulti miajn vortojn en tiu kunteksto. Entrepreni tian repripensadon ne estas tasko, kiujn la lingvistoj inter ni povas fari sen la helpo de aliaj en la Esperanta komunumo. Tial ni ege bezonas viajn reagojn al tia interveno, kiel la mia.
Mi komencas per skizo de mia vizio pri Esperanto, ene de kiu mi kadrigas miajn pensojn pri la lingvistiko. Se la Ligo de Nacioj adoptus Esperanton kiel mondan lingvon en 1922, la tiutempa etoso rolus kiel decida faktoro, kaj Esperanto funkcius kiel unuecigilo de la imperia tipo, pro kio hodiaŭ ni verŝajne manĝus ĉie Esperantajn kolbasojn en Esperantaj Makdonaldoj. Sed tio ne okazis, kaj nia komuna lingvo konservas la eblon agordi sin al novaj mondaj situacioj.
Mia propra kompreno pri la evoluo de la monda situacio ĝis nia tempo estas bazita sur jena iom simpligita bildo. La imperioj kaj la nacioj ekzistas de treege longe; sed nur en la pasintaj tricent jaroj ekis tiuj specife modernaj imperioj, el kiuj oni poste fasonis la modernajn naciojn. Hodiaŭ la projekto elfari el la imperia mapo modernajn naciojn estas pli-malpli finita; la naciismo plue ekzistas, tamen ne kiel ideo por fari ion novan, sed nur kiel neeksigita malnovaĵo. Post la dua mondmilito, ene de la modernaj nacioj la homoj starigis al si la novan projekton garantii la homajn rajtojn, individue, por ĉiuj popolanoj. Atentu, tamen, ke ne estas eble politike atingi la individuon en ties konkreta unuopuleco. La individuo ekzistas en siaj rilatoj kun aliaj, kaj tiujn rilatojn nuntempe plej grave organizas la politikaj nacieroj, kiujn mi nomas “regionoj”. La politika procezo atingas la individuon laŭ mi nur pere de tiuj regionoj. Se Esperanto funkciu kiel interpersona lingvo, ĝi devas en nia tempo unuavice krei al si la rolon de interregiona lingvo, per kiu ni transiras la nuntempe gravajn dividlimojn inter la regionoj. Kio precize estas la regionoj en tiu moderna senco?
Geografie, regiono estas spaco ene de spaco. En la politika geografio de nia tempo, mi komprenas “regionon” kiel tian subkomunumon, kian la nacia ŝtato devas socipolitike trakti kiel nacieron. Kompreneble la evidentaj geografiaj regionoj estas ĉi tiaj nacieroj. Sed ankaŭ aliaj subkomunumoj, kun kiuj la nacio bezonas politike intertrakti, estas laŭ mia kompreno regionoj de la nacio. Alidire, ne nur la loĝantoj de unu distrikto aŭ de unu provinco, sed ankaŭ la virinoj de la tuta lando estas unu regiono de la nacia socio. La maljunuloj de la tuta nacio estas sammaniere alia regiono. La handikapuloj estas ankoraŭ alia; kaj tiel plu. Ankaŭ en la geografio oni devas atenti ne tro sklave sekvi la erojn de la landmapo: la kamparanoj kiel tuto estas politika regiono de ĉiu nacio, kvankam la kamparaj lokoj povas ne konsistigi kune unu klare desegneblan landeron.
Same kiel la formoj de politika organiziĝo aperis unu post alia en la moderna epoko – la imperioj, la nacioj, la homaj rajtoj – tiel same la lingvistikaj komprenoj sinsekve ŝanĝiĝis. Tiuj ŝanĝiĝoj estis intime ligitaj al la socipolitika medio.
En la imperia tempo, ni ekhavis la sciencon de kompara kaj historia lingvistiko. Ĝi naskiĝis kiel rigora scienco en mia urbo, Kolkato, en la 2a de februaro 1786, kiam William Jones, prelegante en la Azia Societo, formulis la ideon, ke la sanskrita, la helena, la latina, la malnovpersa ktp estis filinoj de iu prahindeŭropa lingvo. Post la leviĝo de la sendependaj nacioj, la lingvistiko evoluis al la strukturismo de Ferdinand de Saŭssure. Hodiaŭ, en la epoko de la homaj rajtoj, ni havas lingvistikon de la individua homa menso – la generan gramatikon de Noam Ĉomsky kaj la tiel nomatan “kognan” lingvistikon de George Lakoff.
Esperanto trovos naturan lokon en la prilingvaj komprenoj de nia tempo, se ni agordos niajn laborojn al la sociaj organiziĝoj hodiaŭaj, kaj se ni atentos en tiu laboro la bezonojn kaj kapablojn de la nova lingvistiko. Ĉu por iu interregiona ponta celo ni povas relative tuje proponi kaj akceptigi Esperanton? Se jes, tia tereno bezonas nian seriozan atenton.
Laŭ mia takso, unu tia niĉo, kiun Esperanto povas relative baldaŭ okupi, ekzistas en la leksikografio, do en la verkado de vortaroj. Por niatempigi la ideon, necesas ĝin prezenti enkadre de la homaj rajtoj.
Vi ĉiuj scias, ke en multaj landoj la infanoj ne estas serioze edukataj; Barato mem havas grandan problemon de analfabeteco, kaj ankoraŭ ne havas vere funkciantan eduksistemon por la tuta infanaro. Vi scias ankaŭ, ke la iamaj netuŝebluloj de la hindua kasta sistemo, la dalitoj (la malnovan vorton “parioj” oni nun rigardas kiel ofendan), ricevas hodiaŭ apartajn, kompensajn privilegiojn pro la konstitucio de Barato, kaj ke pro tio ofte venas en la universitatojn kaj en la laborejojn nove edukitaj homoj, kies malklera familio nesufiĉe ekipis ilin por funkciado en la malsimpla lingvaĵo de universitataj aŭ oficialaj libroj. Por ke la homaj rajtoj de nove edukataj infanoj aŭ de unuageneracie alfabetigitaj plenkreskuloj ĵetitaj en modernan laborejon estu garantiitaj, ne sufiĉas konservi la gepatran lingvon en la eduka sistemo. Ĉi tiuj klientoj bezonas novajn servojn.
Imagu mondon, en kiu vi, ial bezonanta klarigon de teksto malfacila por vi, povas prezenti vian tekston al tekstofaciliga komputila programo, kiu kapablas pritrakti la lingvon de via teksto. La programo devus povi preni viajn longajn frazojn kaj tranĉi ĝin en plurajn mallongajn frazojn. Ĝi devus povi preni viajn kompleksajn vortojn kaj samlingve traduki ĝin per vortoj simplaj. Por ke komputila programo iam komprenu kaj plifaciligu por vi viajn tekstojn, ni devas hodiaŭ rigore verki novajn vortarojn de ĉiuj skribaj lingvoj – vortarojn, en kiuj la senco de ĉiu vorto havas ne nur fonetikan transskribon por indiki la elparolon de la vorto, sed ankaŭ semantikan transskribon, kiu diros al la komputilo la precizan sencon de la vorto.
Nu, la Internacia fonetika alfabeto, lanĉita en la malfrua deknaŭa jarcento, pli-malpli sammomente kiel Esperanto, estas jam monde akceptita kaj uzata por la fonetika transskribado. Sed por la semantika transskribado de malfacilaj vortoj ankoraŭ ne ekzistas vaste uzata sistemo. Ni, kiuj uzas Esperanton, certe tuj vidas, ke nia lingvo, en kiu ni povas veturi de skrib/i, pere de skrib/il/o kaj skrib/il/ar/o, al skrib/il/ar/ej/o kaj skrib/il/ar/ej/ist/o, estas la plej ideala sistemo nun disponebla, per kiu la vortaristoj de ĉiuj lingvoj povas rigore formuli la sencon de la vortoj.
Kompreneble, same kiel la Internacia fonetika alfabeto, bazita sur iu versio de la latina skribsistemo, bezonis ampleksigon por fariĝi uzebla kiel fakailo, tiel same ankaŭ la Esperanta vortprovizo en sia nuna formo ne estas tute sufiĉa por la komputila tasko de la semantika transskribado, kiun laŭ mi la elektronikaj vortaroj de la etnaj lingvoj devos doni al ĝi. Oni bezonos ampleksigi la Esperantan vortprovizon. Sed tiu ĉi ideo ne estas nova en la komputilaj aplikoj de nia lingvo. En la okdekaj jaroj, kiam la nederlanda firmo BSO funkciigis la projekton DLT (Distribuita lingvo-tradukado) sub la gvido de la inĝeniero Toon Witkam kaj la lingvisto Klaŭs Sĉubert, oni konsentis pliekzaktigi la esprimkapablojn de Esperanto per aldono de specifaj pronomoj kaj tabelvortoj. Certe io sama estas farebla, se ni volas al la tuta vortarista mondo vendi nian lingvon kiel taŭgan leksikan transskribilon de ĉiuj sencoj de ĉiaj vortoj.
Bonvolu atenti, ke ni proponas ne simple fakan ilon por uzo en elektronikaj vortaroj de ĉiuj lingvoj. Ni proponas tian ilon kaj tian uzon lige kun la observado de homaj rajtoj de senprivilegiaj homoj, kies komprenbezonoj ne estas plenumeblaj en la nuna mondo pro la manko de sufiĉe multnombraj kaj sindediĉaj instruantoj. Nia tasko estas komprenigi al niaj kolegoj ĉie, ke la pedagogio, kiu fariĝas ĉiam pli elektronika, bezonas taŭgajn ilojn por servi al tiuj klientoj, kies lastatempa aŭ daŭranta socia malfeliĉo akutigas ilian bezonon por efika helpo.
Se la facileco de Esperanto povos servi al tiuj homoj, kiuj plej bezonas la simpligon de la tekstoj legotajn de ili por sia kleriĝo aŭ laboro, tiam ni povos interrenkontigi nian facilan lingvon kun unu tre klara laborcelo en la nuntempa mondo.
Mi de longe aŭdas kritikojn, kiuj nepre havas veran bazon, pri la troa malfacileco de miaj diroj kaj skriboj. Mi tial de longe revas pri ilo, kiu tradukos miajn kaj aliulajn malfacilajn tekstojn en simplan lingvaĵon kompreneblan al ĉiuj. Eble pro tiu persona handikapo mia naskiĝis ĉe mi tiu ĉi revo. Sed eble ankaŭ aliaj, kiuj ne suferas pro mia handikapo, trovos la revon interesa kaj pripensinda.
Por fine reveni al la ĉefaj pensoj en tiu ĉi teksto, ni povas utile formuli unu demandon kaj pripense respondi ĝin. Kia aliro al la lingvistiko do kongruas kun la nuntempa tagordo de Esperanto? Al tiu ĉi demando mia respondo estas jena. Ni estas komunumo interesita pri la homaj rajtoj. Ni foje reliefigas la lingvajn rajtojn; sed por efike labori por tiuj rajtoj ni devas multe pli zorge atenti la konceptan enhavon de la leksiko de ĉiu lingvo.. Esperanton ni devus proponi kiel ilon por klarigi – precipe sed ne nur en komputilaj vortaroj – tiun leksikan enhavon. Tia ĉi propono estas historie kaj enhave kongrua kun la praktikoj de la vortaristoj rilate aliajn notad-sistemojn en la fonetiko kaj la fraza logiko.
Se pli detale rigardi tiujn punktojn – oni internacie akceptis kaj ĉie uzas por la fonetika transskribado la Internacian fonetikan alfabeton, naskiĝintan samepoke kiel Esperanto. Oni same akceptis kaj uzas por la matematika-logika formulado de la senco de frazoj la logikan simbolaron naskiĝintan en tiu sama fina momento de la deknaŭa jarcento. Sed por la semantika transskribo de vortoj, por la rigora prezentado de la vortosencoj en vortaroj, oni ankoraŭ ne havas interkonsentitan glosilan sistemon. Ĉar ekzistas tiu breĉo, ni proponu la uzon de Esperantaj vortoj en la rolo de glosiloj en ĉiuj seriozaj, plenampleksaj vortaroj de la etnaj lingvoj. Se ni rigore konatigos la taŭgecon de Esperanto al tiu celo, ni povos akceptigi ĝin al la vortaristoj iom post iom, kaj Esperanto havos unu tute firman niĉon.
 
Próximo >