Principal arrow Movimento arrow El Vikipedio: Monfalsado  
23 de novembro de 2008
Destaques
 O Esperanto é um idioma útil do ponto de vista técnico e científico. É uma língua precisa e flexível, tem vocabulário simples e, ao mesmo tempo, versátil para criação e adaptação de infinitos vocábulos novos, sem dialetização.
 
El Vikipedio: Monfalsado PDF Imprimir E-mail
Por Redakcio   
13 de agosto de 2008

Per tiu ĉi artikolo, verdire la 100000a artikolo de Vikipedio en Esperanto (publikigita je 15Jun2008), ni startas novan serion de artikoloj en la paĝaro de Brazila Esperanto-Ligo, portante ĉi tie nur partojn de la artikoloj prezentitaj en la fama enciklopedio. Tiel ni promocias plenmerite la vizitadon de niaj interretanoj al tiu mirinda laboro ene de nia movado, kiu, per si mem, pruvas la efikecon de internacia kunlaborado en harmonia agado de nia lingva komunumo, tutkadre de nia Esperanta filozofio.

Monfalsado

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
 
Falsa monbileto de 100 norvegaj kronoj

Falsa monbileto de 100 norvegaj kronoj

Monfalsado estas falsado, kontraŭleĝa reprodukto de valida, leĝa mono (moneroj kaj monbiletoj) kaj ties uzo en merkato por akiri profiton. Falsa mono ne havas la valoron, kiu estas indikita sur ĝi, kaj do trompas la uzantojn. La monfalsado estas internacie leĝe malpermesita, puninda krimago.

En 1929 en Ĝenevo la traktato pri monfalsado estis akceptita de 32 ŝtatoj.

Enhavo

[kaŝi]
//

[redakti] Historio de la monfalsado

Antikva monfalsejo (Dominikana muzeo Rottweil)
Antikva monfalsejo (Dominikana muzeo Rottweil)

Ekde la plej frua enkonduko de mono, trompistoj ĉiam provis falsi ĝin. Oni jam falsis monerojn (ekz. denarojn per argilfandujoj) en la antikvo, mezepoko plej ofte ŝparante la noblajn metalojn dum produktado.

Anglio kontrabandis inter 1790 kaj 1796 grandan kvanton da monbiletoj (asignatoj) en Francion por malfortigi la revolucion. Napoleon Bonaparte falsadis sub aŭspicio de la policministro la anglan, aŭstran kaj rusan monojn por detrui, malfortigi la financan situon de siaj malamikoj. Anglio respondis al tio per falsado de la franca kaj hispana metal- kaj papermonoj.

Hjalmar Schacht en la okupita Belgio enmerkatigis falsitan monon dum la Unua Mondmilito kaj tiel Germanio preskaŭ senpage akiris krudmaterialojn kaj aliajn varojn el Belgio.

Inter la du mondmilitoj okazis, ke la sekreta servo de la germana Reichswehr, laŭ la iniciato de generalo Max Hoffmann, pregis francan frankon kaj rusan ĉervonec-rublon (orbazan moneron kun valoro de dek rubloj) por malfortigi la rusian ekonomion kaj apogi la kontraŭrevoluciajn fortojn. La agado estis senvualigita de la germana polico, kiam estis konfiskitaj 1200 kg da falsaj ĉervonecaj biletoj kun la valoro de 12 milionoj da sovetaj rubloj. Tio kaŭzis internacian skandalon.

Frankofalsado okazis ankaŭ en Hungario en 1922–25, sed same sensukcese.

Ĉu vi ŝatis? Daŭre legu pli la kompletan artikolon ĉe Vikipedio... Ne forgesu ankaŭ kunlabori kun tiu projekto, ĉefe pere de viaj intelektaj kontribuoj al novaj artikoloj ĉe tiu mirinda enciklopedio.