| 91° Universala Kongreso - Firenze 2006 |
|
|
|
| Por Redakcio | |
| 13 de setembro de 2005 | |
91° Universala Kongreso - Firenze 2006
En Italio la flago de Boulogne-sur-mer La 30an de julio 2005a en la malproksima Vilnius (Litovio)okazis historia evento por la itala esperanto-movado! Strange, chu ne? Tamen estas tiel! Enkadre de la ferm-ceremonio de la 90a Universala Kongreso de Esperanto, la itala ambasadoro, lia Ekcelenco Giuseppe Prigioni, oficiale invitis la 91an Kongreson, de la 29a de julio ghis la 5a de augusto 2006, en FLORENCON!!!!! Lia parolado, interpretita de Ranieri Clerici, estis tre interesa kaj atentokapta kaj tiel kompleta ke prof. Aldo Grassini, prezidanto de IEF kaj de LKK-Florenco-2006 devis aldoni nenion. La cheestanta publiko - chirkau 2000 kongresanoj - substrekis per tondra aplaudo la lastajn frazoj de la ambasadoro, rekte alparolataj en esperanto. La kulmina momento de la ceremonio estis la transdono de la esperanto-flago de Povilas Jegorovas, prezidanto de LKK-Vilnius-2005 al la ambasadoro Prigioni. Do, nun... CHIUJ al Florenco en 2006, por asisti ad simila ceremonio fine de kongreso kiu jam sin anoncas tre multnombra lau partoprenantaro kaj unika lau pluraj vidpunktoj kaj.... interesoveka... kaj plena je surprizoj! Do ghis revido en Florenco en 2006!!! michela lipari *************** Pliaj informoj pri la UK cxe: Informoj por esperantista gazetaro: http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in formitale/ http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di Firenze" ********************************************************* Informitale Itala
Esperanto-Federacio - <
Este endereço de e-mail está sendo protegido de spam, você precisa de Javascript habilitado para vê-lo
> |
| < Anterior |
|---|





