31 | 07 | 2010
Destaques

A proposta do Esperanto não é a de substituir qualquer outra língua nacional, mas complementá-las, sendo assim utilizado como uma língua neutra quando falado com alguém que não tenha a mesma língua do interlocutor.

El Libera Folio
Libera Folio
These are the search results for the query, showing results 1 to 15.
  • Kuba vicministro de kulturo alparolis la Universalan Kongreson
    La Universala Kongreso de Esperanto en Havano estis malfermita dimanĉe per la vortoj de la alta protektanto, kuba vicministro pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, en Esperanto. "Mi esperas ke vi iomete pli konatiĝu kun la kuba popolo, socio kaj kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson", li interalie diris. Inter kontraŭuloj de la Kuba registaro li estas konata pro siaj minacaj vortoj pri la opozicia bloganto Yoani Sánchez.
  • Ĉiu dua delegito de UEA pretas admoni Kubon
    Pli ol tri el kvar delegitoj de UEA subtenas la okazigon de Universala Kongreso en Kubo, spite la fakton ke la Homrajta konsilio de UN kritikas la landon pro drasta malrespekto de la homaj rajtoj. Tian konkludon oni povas fari laŭ enketo entreprenita de Andreas Künzli. Preskaŭ same multaj delegitoj konsentas, ke UEA ankaŭ estonte okazigu kongresojn en similaj landoj. Aliflanke ĉiu dua respondinto opinias, ke UEA devus publike postuli ke la koncernaj landoj respektu la homajn rajtojn.
el E@I
E@I-blogo
Bonvenon al la komputila mondo
  • Plirapidigu vian retumadon kun la aldonaĵo BarTab
    Ĉu ankaŭ vi kutimas teni dekojn da folioj en Firefox samtempe malfermitaj? Ĉu ankaŭ vi timas restartigi la retfoliumilon, ĉar reŝarĝado de ĉiuj folioj daŭras tiom longe? Se vi respondis jese, certe interesos vin jena aldonaĵo por la retfoliumilo Firefox.
  • Anonima retumado - kaŝu viajn privatajn datumojn!
    La interreto tute ne estas tiel anonima, kiel ofte ŝajnas al ni. Ĉiuj niaj aktivaĵoj estas facile sekveblaj (kaj ni nekonscie malkovras sufiĉe multe da informoj pri ni) danke al nia unika signo - IP-adreso. Tamen ekzistas pluraj ebloj, kiel igi nian retumadon pli-malpli anonima.
Lorena festas la Internacian Jaron de la Lingvoj PDF Imprimir E-mail
Escrito por Redakcio   
Seg, 20 de Outubro de 2008 23:25
a
 3-a Kongreso de Esperanto
en Ŝtato San-Paulo,
inter la 10-a kaj 12-a de oktobro 2008

Kun partopreno de 92 homoj el kvin brazilaj ŝtatoj, el 26 urboj, okazis en bonega etoso kaj densa programo la 3-a Kongreso de Esperanto en Ŝtato San-Paulo, inter la 10-a kaj 12-a de oktobro 2008, en la urbo Lorena. La temo de la kongreso estis: "Internacia Jaro de Lingvoj". Tri atentovekaj rubandoj informis pri la kongreso en oportunaj lokoj en la urbo, jam de dek tagoj antaŭ la malferma tago. Rádio Cultura de Lorena kaj Rádio Piratininga, en najbara urbo Guaratinguetá, po du fojoj intervjuis pri la evento kaj gazeto "Atos" raportis. Kulturdomo de Lorena vigle apogis per livero de la sidejo, noto en sia programa informilo, aparataro kaj oficistoj. Amaso da autoritatuloj en la urbo ricevis skriban inviton kaj informojn. La Episkopa Domo senpage disponigis sufiĉe komfortan Komunan Loĝejon. La kongreson honore prezidis S-ro Milton Serra, pioniro de la movado en la urbo. Krom la organizantoj el Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, sub la estrado de Prof-o Genildo M. Coelho, vigle kunlaboris la lokaj samideanoj: Alexandre Prado, Genésio Marcondes, José P. Bezerra, Marli Correia, Sonia Ferreira, Delza Andrade, João Nascimento, Walter Brandes, Paulo S. Viana.

 

La malferman ceremonion ĉeestis la reprezentanto de la Sekretario pri Kulturo, kiu salutis kaj donacis materialon pri la urbo al la organizantoj. Pri la temo de la kongreso festparoladis Prof-o José Passini, Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, post kantado de la himnoj kaj salutoj. La malfermo brile finiĝis per pianludado kaj deklamado de Prof-o Olavo R.L.Ferreira, filo de aktiva Esperantistino en Lorena, kiu forpasis antaŭ kelkaj jaroj. Elizabeth Viana legis la Esperantajn tradukojn de la poemoj.

Dum la kongreso okazis la jenaj prelegoj: "Esprimoj por via sliparo" (Floriano Pessoa); "Kio estas fizioterapio: koncepto kaj historio" (Alexandre Prado); "Konkurintoj de Esperanto en la tempo-maŝino" (James Pitton); "Lecionoj de la unua generacio de Esperanto" (Marcos Zlotovich); "Esperanto kaj etnaj lingvoj - kiel aldoni vortojn?" (Sylla Chaves); "Neŭrologiaj aspektoj de idealismo" (Floriano Pessoa Filho); "Influo de nacia kulturo kaj emocioj sur lernadon de fremdaj lingvoj" (Luiz G. Jardim); "Centjariĝo de la japana enmigrado" (Osmar Alves); "La ignorata Fundamento" (Geraldo Mattos); "Intelekta disvolviĝo de infanoj ĝis aĝo de tri jaroj laŭ Piaget" (Isis Piton); "Homa Voĉo laŭ muzika vidpunkto" (Alfredo Aragón); "Bazaj principoj de ĝardenkulturo" (Francisco Wechsler); "Alfabetumado" (Sylla Chaves). Dum la dua tago, matene kaj posttagmeze, Jair Salles instruis per "Ekspresa Kurso".

La lastan tagon de la kongreso oni okazigis viglan debaton kun partopreno de multaj ĉeestantoj pri la temo de la kongreso, sub kunordigo de la Prezidanto de EASP, Genildo M. Coelho. La vesperon de la meza kongresa tago, oni auskultis altnivelan violonan kaj gitaran ludadon kaj kantadon, fare de José Inácio, Ivan Guimarães kaj Pedro F. Silva.

Paralele al la oficiala programo, okazis rapidaj demonstroj de kalkulado per abako, fare de José Linck. Dum la kongreso funkciis Libroservo de EASP kaj de Eldonejo "Oportuno", kie oni lanĉis du librojn: "Geedza Kanzono", (rakontoj) de Machado de Assis kaj "Breno kaj Lilika" (infanlibreto), responde traduko kaj originalaĵo de Paulo S. Viana. Amarílio Carvalho vendadis siajn Esperanto-ĉemizojn kaj Mirna Duarte intervjuis plurajn kongresanojn por sia radiprogramo "Parolu, mondo!"

Post la fermo oni vizitis la monumenton al Zamenhof en proksima placo, kaj tie oni fotis parton de la kongresanaro. Por la proksima kongreso en la Ŝtato San-Paulo, en 2009, sin proponis grupo el la urbo San-Karlo.

Última atualização em Seg, 20 de Outubro de 2008 23:26
 

Kurso de Esperanto

Lernu! esperanto-video

Esperanto Fora da Toca

radioverda.com

Twitter
Enquete 1
Quantos anos tinha quando ouviu falar do Esperanto pela primeira vez?
 
Enquete 2
Como divulgar o Esperanto?