18 | 03 | 2010
Destaques

O Esperanto é uma língua internacional planejada que foi lançada em 1887 com objetivo de facilitar a comunicação entre os povos de diferentes países e culturas.

El Libera Folio
Libera Folio
These are the search results for the query, showing results 1 to 15.
  • Jukka Pietiläinen ne vidas grandajn problemojn en UEA
    Universala Esperanto-Asocio devus unuavice okupiĝi pri disvastigo de Esperanto en landoj, kie la organizita movado estas malforta, dum en movade fortaj landoj la ĉefa respondeco kuŝas ĉe la landaj asocioj, opinias Jukka Pietiläinen, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano en la baldaŭaj elektoj de UEA. Li ne vidas grandajn problemojn en la funkciado de la asocio, kaj ne mem kandidatas por estrara posteno. Li aparte subtenas la kandidatiĝon de estrarano José Antonio Vergara, kaj tre esperas, ke ankaŭ Mark Fettes eniros la novan estraron de la asocio.
  • Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto
    Dek kvar personoj kandidatas en la elekto de B-komitatanoj de UEA, okazonta per poŝta balotado en aprilo. El ili kvar respondis al alvoko de Libera Folio kaj estis intervjuitaj jam dum la kandidatiĝa periodo. Post la diskonigo de la dek kvar nomoj Libera Folio senprokraste turnis sin al la restantaj dek personoj por peti ankaŭ ilin respondi al la demandoj de la bulteno. Ne deziris esti intervjuitaj Lee Jung-Kee kaj Guojiang Wu. Kelkaj kandidatoj ĝis nun ne respondis. Jam promesis doni intervjuon Petr Chrdle kaj Jukka Pietiläinen. Amri Wandel plej rapide respondis al la demandoj de Libera Folio. En la intervjuo li rakontas, ke li pretas trian fojon eniri la estraron de UEA, kaj tie labori por fortigo de informa laboro kaj enkonduko de retaj komitataj kunsidoj. Amri Wandel estas membro de la Akademio de Esperanto. Ni publikigas liajn respondojn senŝanĝe.
el E@I
E@I-blogo
Bonvenon al la komputila mondo
  • Facebook - pligrandigo de fotoj je 42%
    La socia reto Facebook pligrandigis la maksimuman grandecon de alŝutitaj fotoj. Ĝis nun ĝi aŭtomate malgrandigadis la fotojn tiel, ke ilia pli longa flanko havu 604 rastrumerojn, tamen nun estas la limigo jam 720 rastrumeroj. Do la entuta areo de foto kreskos je 42 %. La ŝanĝo tamen koncernas nur novajn fotojn, la antaŭe alŝutitaj aperos [...]
  • Teknologio navigas islamanojn al Mekao
    Irana firmao ZikrOnline prezentis en la ekspozicio CeBIT malmultekostan poŝaparaton Haĝo, kiu helpas al islamanoj dum la pilgrimaĵo al Mekao. Kaj speciala MP3-ludilo de la sama firmao scias doni tradukon de la Korano en 26 lingvaj versioj. Sufiĉas elekti kiun ĉapitron vi volas, kaj vi povas eklerni la araban. Mankas indiko ĉu inter la 26 [...]
Kajpirinjo el Kambukiro PDF Imprimir E-mail
Escrito por Redakcio   
Seg, 04 de Maio de 2009 23:55

Kajpirinjo el Kambukiro

fonto: http://www.ipernity.com/blog/37943/147715

Recenzisto: Bernhard Pabst (Blogo de Bernhard - ipernity)

La brazilano Túlio Flores ne nur estas afabla kaj klera esperantisto, kiu honorigis min per sia korespondado de kelkaj jaroj, sed ankaŭ la aŭtoro de solidaj kaj fidindaj vortaroj portugala-Esperanto kaj Esperanto-portugala en la reto. Nun li eklaboras pri nova projekto, iuspecaj "vortoj de la nuntempo". ...

 

Túlio Flores, Vortaro Portugala-Esperanto-Portugala
Túlio Flores, Vortaro Portugal…
La retaj vortaroj de sinjoro Flores delonge - mi esperas - estas konataj kaj uzataj, almenaŭ mi ja faras tion. Lia Dicionário Português-Esperanto / Esperanto-Português estas trovebla sur la retpaĝoj de Brazila Esperanto-Ligo: Ĝi aŭ pli bone ili estas ankoraŭ „tute ne kompletaj vortaroj, sed ja ĉiutage kompletigataj vortaroj”. La progresojn vi povas sekvi sur la retpaĝo, viajn komentojn sendi al la aŭtoro. Jen kiel aspektas la parto Esperanto-portugala.

masiv/a maciço, compacto (sem vácuo nem cavidade). ~aĵo coisa maciça. ¨ vazo el ~a oro vaso de ouro maciço.

mask/o máscara (p.f.), rebuço. ~i (tr.) mascarar. ~iĝi (tb. sin ~i) mascarar-se. sen~igi desmascarar.

Túlio Flores, Esperanto-Vortaro de aktualaj vortoj, 2009
Túlio Flores, Esperanto-Vortar…
maskarad/o mascarada, festa de mascarados.

Maskat/o (geogr.) Mascate.

maskerad/o 1 troça, facécia, brincadeira. 2 mascarada, baile de máscaras.

maskl/o (bot., zool.) macho, varão.

Maskoj (La) (lit.: obra de Menotti Del Picchia, em 1920) Máscaras.

Nun sinjoro Flores eklaboris pri esperanta difin-vortaro, kiu "montras la vortojn kaj parolturnojn, kiujn ni trovas en nia ĉiutaga uzado de Esperanto". Se vi rigardas la unuajn mil kapvortojn, vi tuj ekscios pri kio temas. Multaj estas transskriboj de brazilaj geografiaj nomoj de la portugala al la esperanta alfabeto, kiel "Kambukiro" (Cambuquira), iu brazila urbo, citita en nia titolo. Aliaj estas objektoj el la hejma vivo kaj ofta bazo estas la "Hejma Vortaro" de internacia aŭtoraro. Tria grupo fine estas esperantaj adaptoj de kuirejaj terminoj kiel la ekzemplo de kajpirinjo el nia titolo montras. Ili estas mallonge difinitaj en la stilo de PIV, ekzemple do:

kajpirinjo - caipirinha
kajpirinjo - caipirinha
kajpirinjo (kuir.) brazila alkohola trinkaĵo farita el kaŝaso, sukero, glacio kaj pistitaj citronpecoj.

Caipirinha, tiel la portugala nomo, jam delonge estas internaciiĝita vorto por tiu brazil-devena trinkaĵo, kiel montras la multaj lingvo-versioj en Vikipedio, kaj tre ŝatata precipe dum somero, almenaŭ tie ĉi en Germanio. Miaopinie, kiel ni jam iom diskutis okaze de la artikolo de sinjoro Claus C. Günkel pri "PIV - la granda kuirlibro", ĝi pro tio meritas esperantan formon. Pri la difino mi havas du rimarkigojn. Unue mi preferas la vortumon "brazil-devena" aŭ pli bone "laŭ brazila maniero" anstataŭ "brazila trinkaĵo". Ĝi ja fariĝis internacia, simile kiel konjako aŭ bujabeso ("fiŝsupo laŭ sudfranca maniero", ne nepre "franca fiŝsupo", se ni manĝas ĝin apud la Balta Maro). Stumblaĵo estas "kaŝaso", trovebla nek en PIV 2002, nek eĉ en la multe pli detala Granda Vortaro Esperanto-Germana de Krause 1999. Sed kelkajn liniojn sub kajpirinjo, Flores mem klarigas ĝin: kaŝas/o (kuir.) brazila brando farita el distilado de sukerkano. Do estas tiu ero, kiu donas la alkoholon al la koktelo. La saman solvon oni ankaŭ trovas per alia vojo. Se oni vizitas ekzemple la germanan Vikipedion oni lernas: Caipirinha [indiko de prononco] ist ein aus Brasilien stammendes alkoholisches Mischgetränk (Cocktail) aus Cachaça, Limettensaft, Zucker und Eis, do "brazil-devena alkohola miks-trinkaĵo (koktelo) el cachaça ...". Klakante sur cachaça kaj de tie sur ties esperanta versio oni same trovas "kaŝaso, brazila sukerkana brando". Por mallongigi al la uzanto tiun vojon mi difinus:

kajpirinjo (kuir.) brazil-devena alkohola miks-trinkaĵo (koktelo) farita el sukerkana brando (t.n. kaŝaso), sukero, glacio kaj pistitaj citronpecoj.

Sed tio jam estas detaloj, eble nur alia gusto. Pli gravas, ke vi foje gustumu glacian glason de kajpirinjo en varma somero nokto dum sambo-festo kaj ĝuas la brazilajn momentojn de la vivo.

Vi ne nepre devas paroli la portugalan por subteni Túlio Flores pri liaj vortaraj laboroj. La kontakt-eblecon vi trovas en lia retejo.

Última atualização em Ter, 05 de Maio de 2009 00:07
 

Kurso de Esperanto
esperanto-video

Twitter
Enquete 1
Quantos anos tinha quando ouviu falar do Esperanto pela primeira vez?
 
Enquete 2
Como divulgar o Esperanto?