|
LIBROSERVO |
|
 |
|
 |
|
Destaques |
A comunidade esperantista é um fenômeno social, cultural e lingüístico sem precedentes. O Esperanto mudou os paradigmas da humanidade, gerando um novo grupo humano monolinguístico, mas multicultural. |
|
|
|
|
El Libera Folio |
|
Libera Folio
|
| These are the search results for the query, showing results 1 to 15. |
-
IJK 2011 en Ukrainio
La Internacia Junulara Kongreso en 2011 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio, decidis la estraro de TEJO dum reta kunveno. Temo proponita por la kongreso estas "Stabila evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukraina Esperanto Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo. Ĉi-jare la Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo.
-
Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto
Dek kvar personoj kandidatas en la elekto de B-komitatanoj de UEA, okazonta per poŝta balotado en aprilo. El ili kvar respondis al alvoko de Libera Folio kaj estis intervjuitaj jam dum la kandidatiĝa periodo. Post la diskonigo de la dek kvar nomoj Libera Folio senprokraste turnis sin al la restantaj dek personoj por peti ankaŭ ilin respondi al la demandoj de la bulteno. Ne deziris esti intervjuitaj Lee Jung-Kee kaj Guojiang Wu. Kelkaj kandidatoj ĝis nun ne respondis. Jam promesis doni intervjuon Petr Chrdle kaj Jukka Pietiläinen. Amri Wandel plej rapide respondis al la demandoj de Libera Folio. En la intervjuo li rakontas, ke li pretas trian fojon eniri la estraron de UEA, kaj tie labori por fortigo de informa laboro kaj enkonduko de retaj komitataj kunsidoj. Amri Wandel estas membro de la Akademio de Esperanto. Ni publikigas liajn respondojn senŝanĝe.
|
|
|
el E@I |
|
E@I-blogo
|
| Bonvenon al la komputila mondo |
-
Facebook - pligrandigo de fotoj je 42%
La socia reto Facebook pligrandigis la maksimuman grandecon de alŝutitaj fotoj. Ĝis nun ĝi aŭtomate malgrandigadis la fotojn tiel, ke ilia pli longa flanko havu 604 rastrumerojn, tamen nun estas la limigo jam 720 rastrumeroj. Do la entuta areo de foto kreskos je 42 %.
La ŝanĝo tamen koncernas nur novajn fotojn, la antaŭe alŝutitaj aperos [...]
-
Teknologio navigas islamanojn al Mekao
Irana firmao ZikrOnline prezentis en la ekspozicio CeBIT malmultekostan poŝaparaton Haĝo, kiu helpas al islamanoj dum la pilgrimaĵo al Mekao. Kaj speciala MP3-ludilo de la sama firmao scias doni tradukon de la Korano en 26 lingvaj versioj. Sufiĉas elekti kiun ĉapitron vi volas, kaj vi povas eklerni la araban. Mankas indiko ĉu inter la 26 [...]
|
|
|
|
|
TELESKOPO - Internacilingva Scienca Revuo |
|
|
|
|
Escrito por Redakcio
|
|
Dom, 03 de Maio de 2009 07:37 |
Teleskopo estas scienca revuo aperanta surrete por publikigi internacilingve artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj kiuj povas esti elŝutataj tute senpage pere de kiu ajn komputilo konektita al interreto kie ajn tra la mondo. Oni ne distingas inter la sciencoj valorante ilin kvazaŭ unu estus pli grava aŭ interesa ol aliaj, kontraŭe, se temas pri kompetenteco aŭ graveco inter la sciencaj kampoj, egalas al ni formalaj, sociaj, kulturaj, aplikaj aŭ natursciencoj. La revuo Teleskopo ankaŭ ricevas artikolojn pri epistemologio, historio kaj filozofio de la scienco ĉar oni interkonsentas kun la penso de la franca rusdevena filozofo Alexandre Koyré, por citi unu inter multaj sciencpensuloj kiuj komprenas la sciencon tielmaniere, kiu, verkante pri ĉi tiuj temoj, klarigis ke ne ekzistas kiu ajn sciencoj sen la subteno de la filozofado. Krom tio, utilas al la sciencoj diversaj la komprenado de iliaj propraj supozoj, implicoj, konceptoj, fundamentoj ktp. Ĉar Teleskopo prezentas malsamajn artikolojn verkitaj de diversaj sciencaj verkistoj tra la mondo, esploristoj kiuj kompreneble parolas kaj verkas uzante iliajn proprajn lingvojn, oni decidis fari tion pere de Esperanto, lingvo internacia kiu ne apartenas ekskluzive al specifa lando.
|
|
Última atualização em Dom, 03 de Maio de 2009 07:48 |
|
|
|
|
 |
|