| BRAZILO SUBTENAS ESPERANTON POR INTERNACIA KOMUNIKADO |
|
|
|
| Escrito por Centra Oficejo de BEL | |||||
|
En la 16-a de junio la gvidantoj de Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Rusio kunvenighis en Jekaterinburgo- Rusio por diskuti pri la monda ekonomia krizo kaj interalie pri kreo de nova valuta sistemo.
Tiam ili ricevis leteron de D-ro Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kiu pèroponis, ke la kvar "promesaj landoj por la estonteco" laboru por ĉesigi ne nur valutajn, sed ankaŭ lingvajn privilegiojn. La internacia uzo de la angla laŭ Probal Dasgupta fortigas la poziciojn de kelkaj privilegiitaj landoj. La brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva respondis al tiu letero: "... Ni ŝatus montri al vi nian admiron pro la klopodo, kiun esperantistoj de la tuta mondo entreprenas cele al la disvastigo ĉiam pli granda de Esperanto, lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel kontribuaĵo por la interkompreno kaj komprenemo inter la homoj. Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca kaj poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen lingvaj privilegioj. Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel internacia lingvo. . . . ni konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de via asocio." La subteno de Brazilo certe estos tradukata al praktikaj agoj en UN kaj en Unesko en la venontaj monatoj. La Monda Asocio de Esperanto-parolantoj, strebas por ke la favoraj rezolucioj jam alprenitaj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko iĝu tre pli konkretaj kaj, ke instruado de Esperanto estu parto de la sindevigoj de la membro-ŝtatoj okaze de la nun lanĉata Jardeko de Lingvoj. La parolantoj de Esperanto vidas en ĝi esencan ilon por certigi justecon en la kampo de internacia komunikado kaj lingvaj rajtoj, www.linguisti-rights.org. Por via informo, jen la kompleta teksto de la letero: Al Probal Dasgupta, Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPrezidento Luiz Inácio Lula da Silva taskis nin respondi vian leteron de la 20-a de junio 2009 adresitan al li, por danki pro via zorgo pri la egaleco en internaciaj rilatoj, tiel en la financa kiel en la lingvaj aspektoj. Ni ŝatus montri al vi nian admiron pro la klopodo, kiun esperantistoj de la tuta mondo entreprenas cele al la disvastigo ĉiam pli granda de Esperanto, lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel kontribuaĵo por la interkompreno kaj komprenemo inter la homoj. Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca kaj poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen lingvaj privilegioj. Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel internacia lingvo. Sekve ni ne vidas necesa pridiskuti la aferon, ĉar ni konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de via asocio. Sincere, Cláudio Soares Rocha Direktoro pri Historia Dokumentado
|









