|
LIBROSERVO |
|
 |
|
 |
|
Destaques |
O nome original do Esperanto, dado pelo seu criador, é "Lingvo Internacia", que melhor se traduz por "língua para ser internacional". |
|
|
|
|
El Libera Folio |
|
Libera Folio
|
| These are the search results for the query, showing results 1 to 15. |
-
Kuba vicministro de kulturo alparolis la Universalan Kongreson
La Universala Kongreso de Esperanto en Havano estis malfermita dimanĉe per la vortoj de la alta protektanto, kuba vicministro pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, en Esperanto. "Mi esperas ke vi iomete pli konatiĝu kun la kuba popolo, socio kaj kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson", li interalie diris. Inter kontraŭuloj de la Kuba registaro li estas konata pro siaj minacaj vortoj pri la opozicia bloganto Yoani Sánchez.
-
Ĉiu dua delegito de UEA pretas admoni Kubon
Pli ol tri el kvar delegitoj de UEA subtenas la okazigon de Universala Kongreso en Kubo, spite la fakton ke la Homrajta konsilio de UN kritikas la landon pro drasta malrespekto de la homaj rajtoj. Tian konkludon oni povas fari laŭ enketo entreprenita de Andreas Künzli. Preskaŭ same multaj delegitoj konsentas, ke UEA ankaŭ estonte okazigu kongresojn en similaj landoj. Aliflanke ĉiu dua respondinto opinias, ke UEA devus publike postuli ke la koncernaj landoj respektu la homajn rajtojn.
|
|
|
el E@I |
|
E@I-blogo
|
| Bonvenon al la komputila mondo |
-
Plirapidigu vian retumadon kun la aldonaĵo BarTab
Ĉu ankaŭ vi kutimas teni dekojn da folioj en Firefox samtempe malfermitaj? Ĉu ankaŭ vi timas restartigi la retfoliumilon, ĉar reŝarĝado de ĉiuj folioj daŭras tiom longe? Se vi respondis jese, certe interesos vin jena aldonaĵo por la retfoliumilo Firefox.
-
Anonima retumado - kaŝu viajn privatajn datumojn!
La interreto tute ne estas tiel anonima, kiel ofte ŝajnas al ni. Ĉiuj niaj aktivaĵoj estas facile sekveblaj (kaj ni nekonscie malkovras sufiĉe multe da informoj pri ni) danke al nia unika signo - IP-adreso. Tamen ekzistas pluraj ebloj, kiel igi nian retumadon pli-malpli anonima.
|
|
|
|
ESPERANTE
|
LBV APERIGIS ELDONAĴON DE BONA VOLO VIRINO! |
|
|
|
|
Escrito por Redakcio
|
|
Sáb, 10 de Abril de 2010 19:08 |
|
 |
| LBV lanĉas specialan numeron omaĝe al Virinoj |
Legio de Bona Volo (LBV) aperigis specialan revuon BONA VOLO – VIRINO, kiel simpla omaĝo al ĉiuj virinoj, al la anonimaj kaj al tiuj kiuj elstariĝas sur la diversaj kampoj de la homa agado. Al ili, kiuj pli kaj pli dividas kun la viroj la hejmtaskojn kaj la plej gravajn decidojn favore al la Homaro.
Per ĉi tiu ligilo Vi aliras ĝin: http://www.boavontade.com/pdf/BonaVolo/66.pdf
Kiel emfazas la ĵurnalisto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de LBV, en sia aparta mesaĝo titolita “ La Jarmilo de Virinoj”: “Virino, tiu flanko plej ĉarma de la Homaro, distingiĝas kiel la fundamento de ĉiaj grandaj faroj. Tio, kio fizike nin konsistigas, tio estas formita en ŝia ventro (...). Komponantoj de la virina sekso fariĝas pliinflua konsistaĵo por la postvivado de la bonaj idealoj. Stabilaj organizacioj kalkulas je firmstaraj virinoj. (...) Tie ĉi mi celas emfazi kiom esenca estas por la homa evoluo kaj por la planeda sekureco la misio de Virino. (...) Niaj unuaj paŝoj cele al disvolviĝo de civitaneco estas gvidataj de ŝi, nin kondukante per la manoj. La monda stabileco komenciĝas en la koro de infano. Tial en LBV, de multaj jaroj, ni aplikas la Pedagogion de Amo”.
Ni petas de Vi laŭ eble diskonigu per viaj rimedoj ĉi tian novaĵon de LBV. Kaj ankaŭ ni atendas vian gravan opinion pri ĝia enhavo.
Maria Aparecida da Silva
Respondeculino de la Departemento
pri Esperanto de Legio de Bona Volo
San-Paŭlo/Brazilo |
|
Última atualização em Sáb, 10 de Abril de 2010 19:17 |
|
|
Esperantistaj Novaĵoj (oktobro/2009) |
|
|
|
|
Escrito por Fabiano Henrique
|
|
Qui, 29 de Outubro de 2009 05:19 |
BEJO organizas la unuan renkontiĝon de brazilaj esperantistaj junuloj
Brazila Esperantista Junulara Organizo malfermis la aliĝoperiodon por la Unua Renkontiĝo de Brazilaj Esperantistaj Junuloj. La tiel nomata Nova 2010 okazos en la urbo Charqueada, en Ŝtato São Paulo, de la 5-a ĝis la 9-a de januaro. Laŭ notico publikigita en la esperantista gazetaro, la evento sekvos la modelon de eŭropaj junularaj aranĝoj. Pliajn detalojn ĉe la adreso www.bejo.esperanto.org.br.
 |
LBV eldonas novan numeron de Bona Volo |
 |
Esperantisto August Kilgilt, el Estonujo, fariĝis esperantisto kaj diskoniganto de la verko de Allan Kardek pere de Esperanto
|
 |
| Ĵomart kaj Nataŝa publikigis la kompaktan diskon Ĵomart’s Studio |
 |
| En la 22-a de novembro okazos la Esperantista Renkontiĝo de la Okcidenta Regiono de Rio-de-Ĵanejro |
Spiritismo alvenas al Estonujo pere de Esperanto
Pli kaj pli esperanto helpas la disvastigadon de la konsolanta mesaĝo de la Spiritisma Doktrino. Spiritismo alvenas al Estonujo pere de esperanto. La esperantisto August Kilgilt ellaboris hejmpaĝon cele al la diskonigado de la verko kodigita de Allan Kardec. La tekstoj, skribitaj en la tiea idiomo, estis tradukitaj de libroj publikigitaj en esperanto en Brazilo. Krom la kvin fundamentaj verkoj de Kardec, la vizitonto disponigas de artikoloj kaj ligiloj al paĝoj de brazilaj spiritismaj institucioj, kiuj pritraktas esperanton, ekzemple Edonejo Lorenz. La adreso de la hejmpaĝo estas www.spiritism.ee.
Cento da homoj partoprenas de regiona Esperanto-kongreso en Brazilo
De la 10-a ĝis la 12-a de oktobro okazis en la urbo Baŭru la 4-a Esperanto-kongreso de Ŝtato São Paulo. Ĉirkaŭ 110 homoj partoprenis. Ĉeestis ne nur kongresanoj el Ŝtato São Paulo, sed ankaŭ el Minas Gerais, Rio Grande do Sul, Paraná kaj Rio-de-Ĵanejro. La loka gazetaro publikigis raportojn pri la evento. En la venonta jaro la kongreso okazos en la urbo Piracicaba.
Vinilkosmo eldonas novajn diskojn
La esperantista diskoeldonejo Vinilkosmo anoncis la eldonon de novaj titoloj. Gesinjoroj Ĵomart kaj Nataŝa publikigis la kompaktan diskon Ĵomart’s Studio. La paro ankaŭ disvastigas la unuan KD-n de sia filino, Carina. La ensemblo Kaj Tiel Plu propagandas sian novan verkon. La grupo Espo-Despo promesas epokofari per novaj muzikaj teknikoj. La direktoro de Vinilkosmo, Floreal Martorell, vetas la sukceson de la unua disko de Kapriol kaj Tone. La tuta katalogo de la esperantista diskoeldonejo troviĝas ĉe la adreso www.vinilkosmo.com.
UEA disponigas filmojn ĉe interreto
Universala Esperanto-asocio disponigis pli da aŭdovidaj materialoj ĉe interreto. Krom la televidĵurnalon UEA Viva, la institucio prezentas arkivajn filmojn. Temas pri dokumentaj kaj informaj filmoj koncerne al esperantistaj eventoj, kiuj okazis laŭlonge de la 20-a jarcento. Elstariĝas la raporto pri la universala kongreso de 1987, omaĝe al la centjariĝo de esperanto. La filmoj estas videblaj ĉe la hejmpaĝoj YouTube kaj Ipernity.
150-jariĝo de Zamenhof estos temo de esperantista renkontiĝo en Rio-de-Ĵanejro
En la 22-a de novembro okazos la Esperantista Renkontiĝo de la Okcidenta Regiono de Rio-de-Ĵanejro. La ĉefa temos estos la 150-jariĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La aranĝo havos lokon en la kvartalo Bangu. La programaro etendiĝos de la 10-a ĝis la 17-a horo. Detalojn per la retpoŝta adreso
Este endereço de e-mail está protegido contra spambots. Você deve habilitar o JavaScript para visualizá-lo.
.
Gaŭcha Esperanto-asocio havas novan estraron
Gaŭcha Esperanto-asocio havas novan estraron. Reinaldo Zaghetto estis eletika la nova prezidanto. Olavo Faustino estas la vic-prezidanto. César Dorneles Soares kaj Marilia Marques Rocha estas, respektive, la unua kaj la dua sekretarioj. La sidejo de Gaŭcha Esperanto-asocio troviĝas en Rua dos Andradas, 1251 – sala 101, en la urbocentro de Porto Alegre.
LBV eldonas novan numeron de Bona Volo
Legio de Bona Volo publikigis la 65-an numeron de la revuo Bona Volo. La ĉefa artikolo pritraktas la 150-jariĝon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Elstariĝas ankaŭ la raporto pri la partopreno de LBV en la ĵus finiĝinta Universala Kongreso de Esperanto kaj la artikolo verkita de Paiva Netto pri la internacia financa krizo. Bona Volo legeblas senpage ĉe la adreso www.boavontade.com.
Reprezentanto de UEA vizitis Kubon
Universala Esperanto-asocio sendis reprezentanton al Kubo. La sekretario Clay Magalhães vizitis la ĉefurbon, Havano, por oficiale komenci la preparajn laborojn de la venonta UK. Magalhães kunsidis kun la estroj de la kuba esperantista movado kaj inspektis kelkajn lokojn, kie okazos la evento. La tiea gazetaro sciigis la publikon pri la vizito. Oni kunvokis gazetaran konferencon. Aliaj informoj troveblas ĉe la adreso www.esperanto-cuba.org. |
|
Última atualização em Qui, 29 de Outubro de 2009 06:01 |
|
Renkontiĝo en Taguatinga festas la 150-jariĝon de Zamenhof |
|
|
|
|
Escrito por Redakcio
|
|
Ter, 22 de Setembro de 2009 04:26 |
|
Je la 20-a de Septembro, 157 homoj estis en la Auditorio de la Pioniroj lokita ĉe la konstruaĵo de la urbestrejo cele partopreni en la 12-a ERT (Esperanta Renkontiĝo de Taguatinga). La temo estis: 150 jaroj de la naskiĝtago de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Taguatinga estas unu el la satelitaj urboj de Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo.
Pri la temo prelegis la instruistino Úrsula Grattapaglia, direktorino de la Bienlernejo BONA ESPERO (Alto Paraíso, GOIÁS).
Kadre de la arta parto sin prezentis diversajn partoprenantojn: gelernantoj de la Lernejo Chico Xavier (pron.: Ŝiko Ŝavier’) kun la instruistino Maria Eurípedes de Queiróz; pedagogia skipo kaj gelernantoj de la porinfana lernejo Ludoviko Lazaro Zamenhof; kantisto kaj gitaristo Euzébio Carvalho Lopes; kantisto komponisto kaj muzikisto Flávio Fonseca kaj la knabina kantistino Klara Fonseca. Agis kiel cerimoniestro S-ro João Osvaldo Pestana. La sona disaŭdigo zorgis la S-ro Ney Milhomem.
La aranĝo havis ankaŭ la ĉeeston de la itala esperantisto Francesco Maurelli, unua premiito de la Oratora Konkurso de la 95-a UK kaj vicprezidanto de TEVA – Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio. Li rapide prelegis pri la TEVA-fako.
Ordinare ERT omaĝas iun, kiu, laŭ opinio de TEK, elstariĝis en la loka esperanta agado. La ĉifoja omaĝito estis Carlos Maria, kiu ricevis Laŭmeritan Honoran Diplomon sekve de la konstanta apogo donita al la Esperanto-movado de Taguatinga kaj ĉirkaŭaĵo.
Je la aranĝo-fino, estis lotitaj diversaj esperantaĵoj nome: libroj, kompaktdiskoj, kaskedoj, ĉemizoj, ktp.
Sekve de ĉi tiu aranĝo, la ĉefa gazeto de Braziljo CORREIO BRAZILIENSE publikigis preskaŭ tutpaĝan priesperantan raporton, kiu legeblas ĉe la retadresoj: (ligilo)
Je tagmeze finiĝis la renkontiĝon kaj ĉiuj estis invititaj partopreni la 13-an ERT-on okazonta la 19-an de septembro 2010. Fotoj de la 12-a ERT videblas ĉe la reto (ligilo).
Informis: Evandro Avellar - Prezidanto de Taguatinga Esperanto-Klubo |
|
Última atualização em Ter, 22 de Setembro de 2009 05:06 |
|
Maria Almada ne plu inter ni |
|
|
|
|
Escrito por Redakcio
|
|
Sáb, 19 de Setembro de 2009 07:08 |
|
Forpasis la 18an de septembro 2009 la esperantistino Marija Pozder Almada, el la urbo Santos/SP, post plurmonata enhospitaliĝo pro Cerbo-Vaskula Afekcio (CVA) kiun ŝi suferis en februaro ĉi-jara. La estraro de EASP, nome de ĉiuj membroj, kondolencas la familianojn kaj amikojn pro la forpaso de la kara idealisto kaj disvastiganto de Esperanto.
Marija Pozder Almada, plej konata kiel Maria Almada, estis vidvino de Francisco Almada, kun kiu edziniĝis en 1962. Ŝi naskiĝis en Hungario, kaj tie eklernis esperanton. En Britio, okaze de Universala Kongreso de Esperanto, ŝi konis sian edzon kaj poste transloĝiĝis al Brazilo. Ŝi kunhelpis en la gvidado de la tiama Brazila Konsilataro de Esperanto, kies monatan informilon ŝi mem redaktis. Kiel pentristo aliĝinta al la faka delegitaro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), ŝi fondis en 1978 la fakan organizon UALE (Universala Artista Ligo de Esperantistoj), kiu aktivis dum pli ol 20 jaroj. Ŝi estis membro de Esperanto-Asocio de Sanpaulo (EASP) ekde 1962, en kies estraro ŝi multfoje kaj diverspostene partoprenis laulonge de sia esperantista vivo. Kiel ano de la numa estraro de EASP, ŝi rolis kiel konsilanto. Pro siaj aktivadoj favoraj al Esperanto, ŝi fariĝis honora membro de BEL (2005 ) kaj de EASP (2006).
fonto: José Roberto Tenório (kke-diskutlisto)
|
|
Última atualização em Ter, 22 de Setembro de 2009 05:08 |
|
Esperanto por lernejaj klasoj |
|
|
|
|
Escrito por Redakcio
|
|
Dom, 30 de Agosto de 2009 09:04 |
|

Kovrilo de la libro Esperanto por Lernejaj Klasoj
|
|

Jozias kaj sia filino |
Lanĉita en Brazilo kaj en Eŭropo nova lernolibro de Esperanto
Okaze de la 44-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Juiz de Fora kaj de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, en Bialystok, en Pollando estis sukcese lanĉita la lernolibro Esperanto por Lernejaj Klasoj de la brazila instruisto Profesoro Josias Barboza, publikigita de Eldonejo Unio Planeda kaj de Brazila Esperanto-Ligo.
La kompleto konsistas el kvar libroj (volumoj 1 kaj 2 porlernantaj kaj du manlibroj por la instruistoj), kaj du koncernaj sondiskoj. Krome estas helpa teko, disponebla por instruistoj en www.lernejajklasoj.net por senpaga elŝuto kaj lauplaĉa modifo aŭ preta uzado.
Pli ol 170 ekzempleroj de la unua volumo, rapide vendiĝis aŭ estis strategie disdonitaj al landaj esperanto-asocioj kaj al edukaj instancoj de esperanto por recenzo kaj diskonigo.
Tiu sukcesa distribuado estis konsekvenco de la favoraj recensoj faritaj de Prof. D-ro Katalin Kovats por ILEI-Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, de ILEI-BR, de Prof. D-ro Renato Corsetti de la Akademio de Esperanto, de Profesoro Paulo Nascentes kaj de la prelegoj kaj personaj kontaktoj faritaj de la aŭtoro, dum tiuj esperanto-eventoj.
La semo por la popularigo de la nova lernolibro de esperanto estis lanĉita interalie je la fekunda grundo de la esperantaj edukaj instancoj de diversaj landoj, laŭnome: Brazilo, Ĉinujo, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Japanujo, Italujo, Litovujo, Nederlando, Pollando kaj Svisujo.
La dua volumo laŭplane publikiĝos ĉijare.
Unio Planeda kaj Brazila Esperanto-Ligo tre ĝojas pro la sukcesa lanĉo de sia plia kontribuaĵo al la pliatigo de la nivelo de la esperanto instruado en Brazilo kaj en la tuta mondo. |
|
Última atualização em Dom, 30 de Agosto de 2009 17:37 |
|
|
|
|
|
|
Página 1 de 5 |
|
|
|
|
 |
|