31 | 07 | 2010
Destaques

A democracia linguística é a grande crença do mundo esperantista, pois é a melhor forma de conduzir o seres humanos a se comunicarem como iguais e pacificamente.

Esperanto por lernejaj klasoj PDF Imprimir E-mail
Escrito por Redakcio   
Dom, 30 de Agosto de 2009 09:04

k

Kovrilo de la libro Esperanto
por Lernejaj Klasoj

Jozias kaj filino


Jozias kaj sia filino
Lanĉita en Brazilo kaj en Eŭropo nova lernolibro de Esperanto

Okaze de la 44-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Juiz de Fora kaj de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, en Bialystok, en Pollando estis sukcese lanĉita la lernolibro Esperanto por Lernejaj Klasoj de la brazila instruisto Profesoro Josias Barboza, publikigita de Eldonejo Unio Planeda kaj de Brazila Esperanto-Ligo.

La kompleto konsistas el kvar libroj (volumoj 1 kaj 2 porlernantaj kaj du manlibroj por la instruistoj), kaj du koncernaj sondiskoj. Krome estas helpa teko, disponebla por instruistoj en www.lernejajklasoj.net por senpaga elŝuto kaj lauplaĉa modifo aŭ preta uzado.

Pli ol 170 ekzempleroj de la unua volumo, rapide vendiĝis aŭ estis strategie disdonitaj al landaj esperanto-asocioj kaj al edukaj instancoj de esperanto por recenzo kaj diskonigo.

Tiu sukcesa distribuado estis konsekvenco de la favoraj  recensoj faritaj de Prof. D-ro Katalin Kovats por ILEI-Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, de ILEI-BR, de Prof. D-ro Renato Corsetti de la Akademio de Esperanto, de Profesoro Paulo Nascentes kaj de la prelegoj kaj personaj kontaktoj faritaj de la aŭtoro, dum tiuj esperanto-eventoj.

La semo por la popularigo de la nova lernolibro de esperanto estis lanĉita interalie je la fekunda grundo de la esperantaj edukaj instancoj de diversaj landoj, laŭnome: Brazilo, Ĉinujo, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Japanujo, Italujo, Litovujo, Nederlando, Pollando kaj Svisujo.

La dua volumo laŭplane publikiĝos ĉijare.

Unio Planeda kaj Brazila Esperanto-Ligo tre ĝojas pro la sukcesa lanĉo de sia plia kontribuaĵo al la pliatigo de la nivelo de la esperanto instruado en Brazilo kaj en la tuta mondo.

Última atualização em Dom, 30 de Agosto de 2009 17:37
 

Kurso de Esperanto

Lernu! esperanto-video

Esperanto Fora da Toca

radioverda.com

Twitter
Enquete 1
Quantos anos tinha quando ouviu falar do Esperanto pela primeira vez?
 
Enquete 2
Como divulgar o Esperanto?