La ununura moderna urbo en la mondo, kiu ricevis la titolon de Kultura Monda Heredaĵo de Unesko, Braziljo estas speciala laŭ diversaj trajtoj. Multe pli ol la ĉefurbo kaj politika centro de Brazilo, Brazilljo estas unika loko, kiu meritas vian viziton.
Promeni tra Braziljo estas invito al fotografio. La ĉefurbo estas tia urbo plena je poŝtkartindaĵoj kaj turismaj lokoj. La konstruaĵoj havas belegan arkiteturon, plena je kurbiĝoj kaj surprizindaj anguloj; la betono, ege videbla, kontrastas la arbarigadon de Plano Piloto, plena je florarboj kaj bonzorgitaj bedoj; kaj ankaŭ la ĉielo, kiu donacas al ĉiuj kaj la intensan bluon kaj la sunsubira brulruĝo. Ĉio por ravigi vizitantojn je ĉiu nova horizonto.
Alklaku ĉi tie por spekti nian tujelsendon pri la Braziljo kaj la antaŭkongreso (en la portugala).
Se vi jam scias, kiu(j)n ekskurso(j)n vi volas partopreni, simple alklaku la suban butonon kaj iru al la aliĝilo. Se ne, daurigu ĉi tie kaj vi scios kion ni preparas por vi.
Ekskursoj
Ĉi-jare vi povas ekkoni Braziljon kaj siajn ĉirkaŭaĵojn en 4 malsamaj spertoj. Kiu(j)n vi ŝatus vidi?
Grava informo
Ĉiu ekskurso postulas minimuman kvanton de partoprenantoj por okazi. Se via ekskurso ne atingos tiun nombron, ĝi estos nuligita kaj via mono tute redonita.
Kion inkluzivas ĉiu ekskurso
- Surteran vojaĝon al ĉiu priskribita aktivaĵo en 25-seĝa buso;
- Po 02 akvobotelojn al ĉiu ekskursano;
- Lokan gvidiston, kiu parolas la portugala, kaj tradukan gvidiston, kiu parolas esperanton;
- Promenojn laŭ priskribo de la itinero;
- Enirkotizojn de ĉiu vizitita loko;
- Akompanon de dulingva kunordiganto dum la tuta vojaĝo.
Kion NE inkluzivas ĉiu ekskurso
- Elspezojn kun manĝado;
- Elspezojn kun dokumentoj;
- Hotelajn servotaksojn pro personaj elspezoj;
- Ĉion, kion ne estas specife menciita kiel inkluzivita.