
Tago 1: Unu tago en Braziljo
Vizitantoj kaj loĝantoj de la ĉefurbo havos plenan promenadon laŭ tero kaj tra Lago Paranoá. En ĉi tiu ekskurso, ni unue promenos tra la plej granda senpolucia artefarita urba lago en la mondo.
Post la promeno kaj tagmanĝo, la ekskursanoj povos koni la monumentojn de la urbokerno, en Esplanada dos Ministérios, kie ni faros civitanan kaj historian vojaĝon en Congresso Nacional.
La itinero havas historiajn, kulturajn kaj arkitektajn vidindaĵoj de la ĉefurbo, kiel Congresso Nacional, Memorial JK, Praça dos Três Poderes, Palácio da Alvorada, Catedral Metropolitana, inter aliaj. Krome, la partoprenantoj havos momentojn por fotado kaj kontemplado en strategiaj haltejoj.

Museu Vivo da Memória Candanga
Spaco kun etoso de la historia de la konstruo de Braziljo. Kiam oni vizitas je Museu Vivo da Memória Candanga, oni sentas kvazaŭ en tempovojaĝo. La scenoj, objektoj kaj fotoj en la loko memorigas pri la komenco de la brazila ĉefurbo, urbo kreita de sonĝo de Juscelino Kubitschek. Kaj ĝuste pro JK la historia de la spaco iĝas eĉ pli interesa.

Museu Catetinho
Catetinho estis la unua oficiala loĝejo de la prezidento Juscelino Kubitschek en la nova Federacia Distrikto dum la tempo de la konstruo de la nova ĉefurbo de la lando, Braziljo. Projektita de Oscar Niemeyer, ĝi estis konstruita en nur 10 tagoj, dum novembro 1956. Ĝi estas simpla konstruaĵo, farita el ligno kaj konata kiel “Tabula Palaco”.

Congresso Nacional
Palácio do Congresso Nacional estas unu el la kolonoj de la monumenta arkitekturo de Neimeyer kiu donas formon al la ĉefurbo inaŭgurita en 1960. La tracidia turismado al Congresso Nacional inkluzivas la ĉefaj emblemaj spacoj, kiel la Nigra Salono, la Verda Salono, la kunsidejoj de la Ĉambro de Deputitoj kaj de la Senato, krom aliaj areoj, kiel la Historia Muzeo Itamar Franco kaj la Muzeo de la Ĉambro de Deputitoj.

Memorial JK
Memorial JK estas spaco dediĉita al gardi la historion kaj la kadavro de Juscelino Kubitschek, brazila prezidento kiu ŝanĝis la brazila ĉefurbon de Rio-de-Ĵanejro al Braziljo. La konstruaĵo, fama pro la statuo de JK, kiu mansvingas al la vizitantoj de supre 28-etaĝa turo, estis projektita de Oscar Niemeyer kaj inaŭgurita en 1981.

Unu tago en Braziljo
Tago 1: 16/11
- Libera matenmanĝo
- 09:00 – Renkontiĝo en la deir-punkto
Gvidado en la portugala kaj en esperanto - 09:30 – Eliro el la renkontiĝejo
Boata promeno dum la mateno por ekkoni la urbon de naŭtika vidpunkto - 12:30 – Libera tagmanĝo en loka restoracio
Kontraŭpeza manĝado - 14:00 – Daŭrigo de la promeno
Unu el la jenaj ebloj1:- Museu Vivo da Memória Candanga
- Museu do Catetinho
- Memorial JK
- 17:00 – Fino de la promeno kaj libera tempo
- 19:00 – Promeno en Feirinha da Torre da TV kaj libera vespermanĝo
- 21:30 – Reveno
- Konsiderante la tempon por la boata promeno kaj la tagmanĝo, eblos viziti nur unu vidindaĵon dum la civitana promeno. ↩︎
Prezo por “Unu tago en Braziljo”
R$ 275,00