Salvadoro, komence nomata São Salvador da Bahia de Todos os Santos, estas brazila urbo, ĉefurbo de federacia ŝtato Bahio kaj la unua ĉefurbo de Brazilo.
Horoj sekvas la horzonon de Braziljo (UTC-3)
Oficiala lingvo estas la brazila portugala
Valuto estas brazilaj realoj (BRL)
Fondita de Tomé de Sousa je la 29-a de marto 1549, la urbo estas unu el la plej malnovaj en Ameriko, ankaŭ unu el la unuaj planitaj urboj en la mondo (ĝi estis planita dum Renesanco). La afrika influo estas trovita en diversaj kulturaj aspektoj tra la urbo; tio igas Salvadoro la centro de afrik-brazila kultura. Salvadoro estas ankaŭ rimarkinda pro tio ke ĝiaj gastronomio, muziko kaj arkitekturo estas bone taksitaj tra la tuta mondo.
Kelkaj geografiaj trajtoj estis gravaj por la naskiĝo de tiu mirinda urbo. Ĝi situas en la marbordo de la nordoriento de Brazilo, pliprecize en “Recôncavo Baiano”. La komenca konstruado de la urbo sekvis ĝian du-ebenan, krutan topografion, do dekomence estis kaj Alta kaj Malalta Partoj de la urbo. Post longe oni projektis konstruon de avenuoj por solvi tiun problemon. Ĝia areo enhavas 693,442 kvadratajn kilometrojn kaj ĝia marbordo estas farita de la Atlantiko kaj la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj.
La vetero en Salvador plej ofte estas varma, humida kaj tropika. Ĝi estas karakterizita per altaj temperaturoj dum plej granda parto de la jaro, inkluzive dum vintraj monatoj, kaj alta relativa humideco.
Havanta la plej grandan, popol-amasan kaj diboĉan strat-feston en la mondo (laŭ la mond-fama “The Guiness Book” – la Guiness-libro de Rekordoj), la urbo ricevis de la UNESKO la titolon “Cidade da Música”, kiu aldonis internacian ateston al la muziko de Salvadoro.
Salvadoro estas centro de afrik-brazila kulturo. Plejparto de ĝia loĝantaro konsistas el nigruloj aŭ brunuloj. Ĝi havas 2.418.005 loĝantojn, laŭ la lasta Censo farita de IBGE (Instituto Brazila pri Geografio kaj Statistiko).