Antaŭkongreso

Ĉu vi venos al Salvadoro kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la evento? Ĉu vi volas vidi la belaĵojn de la urbo? Ĉu vi antaŭĝojas esperatumi plej frue eble?

Se vi respondis “jes” al ajna el la antaŭaj demandoj, partoprenu nian antaŭkongreson! De la 11-a ĝis la 13-a de novembro, ni turistumos tra la vidindaĵoj de Salvadoro, kun dulingva gvidado (esperante kaj portugale).

Ni nuntempe preparas la programon de nia antaŭkongreso kaj baldaŭ ni havos informojn rilatajn al vojoj kaj prezoj.

eoEO